Karlo de Viano
Karlo de Viano (hispane Carlos de Trastámara y Évreux), ankaŭ konata kiel Karlo la 4-a de Navaro, n. en Peñafiel, Kastilio, la 29-an de majo 1421 – m. en Barcelono, la 23-an de septembro 1461, estis infanto de la Kronlando de Aragono kaj de Navaro, princo de Viano kaj de Ĝirono (1458–1461), duko de Gandio (1439–1461) kaj de Montblanko (1458–1461) kaj titola reĝo de Navaro (1441–1461).
Karlo de Viano | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de majo 1421 en Peñafiel | ||||
Morto | 23-an de septembro 1461 (40-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Monaĥejo de Poblet vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Navaro vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio de Trastamaro vd | ||||
Patro | Johano la 2-a de Aragono vd | ||||
Patrino | Blanko la 2-a de Navaro vd | ||||
Gefratoj | Fernando la 2-a de Aragono, Marteno de Aragono, Alfonso de Aragón y Escobar (en) , Leonor I of Navarre (en) , Johanino el Aragono kaj Blanko la 2-a de Navaro vd | ||||
Edz(in)o | Agnes of Cleves (en) (1440 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Philip of Viana (en) , Ana de Navarra (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karlo de Viano estis filo de la infanto Johano de Aragono, malpli aĝa filo de Alfonso la 5-a, kaj ekde 1458, kronita reĝo de Aragono, sub la nomo Johano la 2-a kaj de la titola reĝino Blanka la 1-a de Navaro (m. en 1441), filino kaj heredantino de Karlo la 3-a la Nobla (m. en 1425). La princo de Viano estas konata pro la dinastiaj konfrontoj kontraŭ sia patro kaj pro esti mecenato de la kulturo kaj la artoj.