Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Kulturdomo: renkontejo en konstruaĵo, kiu enhavas ĉambrojn por kulturo, socialaj projektoj kaj restoracio de unu komunumo sub unu tegmento. La konstruaĵo konsistas plejparte el unu aŭ pli da salonoj kun diversspecaj flankĉambroj.

Kulturdomoj estas tenataj aŭ de komunumo aŭ de publike utilaj subtenantoj aŭ de asocio kaj plejofte bezonas subvenciadon flanke de komunumo, ĉar ĝi ne povas memsubteni sin entrepren-ekonomike. Ekzemploj estas la "Kulturzentrum Bahnhof Langendreer" en Bochum, samtempe subtenata de ascio kaj de la urbo.

En pli nova tempo ankaŭ konstruaĵoj por la praktikado de religio, k.e. islama preĝejo, estas kombinitaj kun kultura uzado.

Palast der Republik

redakti
 
Palast der Republik 1977

Unu el la plej grandaj kulturdomoj estis la Palast der Republik (palaco de la respubliko) en Berlino (Berlin, Hauptstadt der DDR).