La divenistino kaj aliaj rakontoj
La divenistino kaj aliaj rakontoj estas libro eldonita de Oportuno en julio 2005, enhavanta kvin mallongajn rakontojn de la brazila verkisto Machado de Assis (1839-1908), modele tradukitaj de Paulo Sergio Viana. Tiu libro estas la unua de serio lanĉata de Oportuno, nomita "Legu plu!". Ĝia unua kaj ĝis nun nura eldono havis 500 ekzemplerojn.
La divenistino kaj aliaj rakontoj | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
.
Libropriskribo
redaktiTitolo | La divenistino kaj aliaj rakontoj |
Aŭtoro | Machado de Assis |
Tradukinto | Paulo Sergio Viana (el la portugala) |
Dato | julio 2005 (unua eldono) |
Eldonejo | Oportuno |
Loko | San-Paŭlo |
Kategorio | Brazila literaturo, rakontoj |
Idiomo | Esperanto |
Formato | 10 x 20 cm |
Paĝoj | 88 |
Pezo | ? |
Materialo | ? (kovrilo), ? (interno) |
Impreso | kovriloj: kolorigita, ilustrita (unua kovrilo montras portreton de la aŭtoro); interno: nigra-blanka, ilustrita (titolo kaj finparto de la rakontoj estas ornamitaj) |
Bindo | broŝuro |
ISBN | ? |
Notoj | La libro prezentas tekston sur la kvara kovrilo kaj havas kovrilklapojn sen tekstoj. Kompostadon kaj kovrilaranĝon faris eldonejo Oportuno. Presadon kaj bindigon faris presejo Oportuno. Kopirajto estas ĉe la tradukisto kaj eldonisto. Tiu libro estas la unua volumo de la serio "Legu plu!", lanĉita de Oportuno. La unua eldono havis 500 ekzemplerojn. |
Librenhavo
redaktiLa libro enhavas prezenton de Paulo Sergio Viana, kiu parolas pri Machado de Assis, sia vivhistorio kaj sia stilo, kaj kvin rakontojn de tiu aŭtoro elektitajn de la tradukisto mem por komponi la libro. Krom tio, fine de la libro, estas listo de proksima sontransskribo de kelkaj propraj nomoj aperantaj en la rakontaro.
Tiun rakontaron komponas la rakontoj:
- La divenistino (portugale A cartomante, originale publikigita en la brazila ĵurnalo Gazeta de Notícias en 1884 kaj poste enigita en la libro Várias histórias en 1896)
- Kokomeso (portugale Missa do galo, originale publikigita en 1893 kaj poste enigita en la libro Páginas recolhidas en 1899)
- Brakoj (portugale Uns braços, enigita en la libro Várias histórias en 1896)
- Rakonto pri vergo (portugale O caso da vara, enigita en la libro Páginas recolhidas en 1899)
- Rakonto pri lernejo (portugale Conto de escola, enigita en la libro Várias histórias en 1896)
Ĉiu rakonto havas certajn piednotojn ĉe la finparto, kiu ĉefe klarigas loknomojn, fremdajn esprimojn kaj kleraĵojn.
Eksteraj ligiloj
redakti- Portal Domínio Público, ŝtata paĝaro de Brazilo enhavanta publikajn havaĵojn, el kiuj estas ĉiuj rakontoj de Machado de Assis, ĝenerale en la portugala (portugale)
- Eldonejo Oportuno Arkivigite je 2008-07-23 per la retarkivo Wayback Machine (esperante)
- Espaço Machado de Assis, oficiala paĝaro de la Brazila Beletristika Akademio pri Machado de Assis (portugale)