La Longa Vojo

(Alidirektita el La longa vojo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Longa Vojo [1] estas originale en Esperanto verkita romano de la Kolonja[2] esperantisto Richard Meye[3] el 1935. Ĝi temas pri vagado (fakte du vagabondoj), kio estas kialo ankaŭ de multa Esperanta literaturo. Estas multaj recenzoj en diversaj Esperantaj gazetoj. En 1990 aperis dua eldono ĉe Pro Esperanto el Vieno.

La Longa Vojo
La Longa Vojo
La Longa Vojo
Aŭtoro Richard Meye
Eldonjaro 1935
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 139
vdr

Recenzoj

redakti
 
 La longa vojo estas la ŝoseo pri kiu la verkisto diras ke ĝi estas peniga sed belega. La libro rakontas pri vagabondoj kaj entute ĝi restas ia nereala rakonto ĉar tio pri kio la aŭtoro asertas ke ĝi estas ne priskribebla ankaŭ restas tia kaj finfine ni ne estas sufiĉe konvinkitaj. La aŭtoro vivas en ia stranga atmosfero kiu restas al ni fremda kvankam ne malinteresa.
La vortoj estas belaj sed ne ekvivas en ni, la figuroj estas tiom senkorpaj ke ni havas nenian imagon pri ili. Post legado de la romano oni ne estas kontenta. Io nepriskribebla regadas sur la longa vojo. La stilo estas bona sed la verkisto devas reale skribi. 
— 1935, Historio de Esperanto III, paĝo 876
 
 Sen ia pretendo al speciala literatura valora, la jena verko tamen meritas atenton, se nur pro tio, ke gi prezentas en formo romana fazon de la vivo ne tre konatan de la plimulto de la homoj. La aŭtoro, juna senlaborulo, supozeble ĉerpis el propra sperto la intiman konon pri la vivo vagabonda, kaj sukcesis kunteksi tre legindan rakonton pri la sorto de du kamaradoj sur la longa ŝoseo. Ĉu la kolora filozofio de la verko rilate al la allogaĵoj de la ĉifonula vivo elportos la malvarman analizon de la ekonomio, estas afero tute alia. La verko estas rimarkinda pro la manko de eraroj kaj de eksperimentemo flanke de la aŭtoro. Sole kritikebla estas refreno anst. rekantaĵo. Pripensante legontaron internacian, la aŭtoro maltrudis nomojn de urboj kaj landoj; eĉ la nomoj de liaj herooj (preskaŭ la solaj nomoj en la tuta verko) estas la internaciaj Petro kaj Mikaelo. Tio donas al la verko karakteron fabelecan, iom nerealan, kaj starigas interesan demandon rilate al evoluo de literaturo inter aŭ supernacia. Cetere, la lingvo estas modela kaj facile legebla, kaj la stilo viva. Preso kaj papero tre bonaj. 
— M. STUTTARD. La Brita Esperantisto - Numero 377, Septembro (1936)

Referencoj

redakti
  1. Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, p. 206, ISBN 978 1 59569 090 6
  2. Esperanto vivas. En: Heroldo de Esperanto n-ro 52 (861), 29-a de decembro 1935, paĝo 2.
  3. "Pri la aŭtoro oni scias nenion", kiel statas Jorge Camacho en sia recenzo de 1992 por la revuo Esperanto kaj kiel montras plene senfruktaj interretaj serĉoj. Evuentuale penaj paperaj, arkivaj serĉoj ekz. en la Germana Esperanto-Biblioteko de Aalen, en la Aŭstra Nacia Biblioteko aŭ en Biblioteko Hodler de Roterdamo povus elfosi iujn biografiajn informojn ...

Eksteraj ligiloj

redakti