Ŝpuro
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun spuro. |
La ŝpuro estas unu el la gravaj parametroj de fervoja trako. Ĝi estas la distanco inter la enaj flankoj de la relkapoj.
La termino ŝpuro estas difinita per la Terminara Komisiono (TK) en la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Oficiale sinonimoj ne estas akceptataj. Sed ankaŭ la neoficialaj alinomoj larĝo de trako kaj traklarĝo estas uzataj; tiuj vortoj tamen estas erarigaj, ĉar la trako estas klare pli larĝa ol la ŝpuro.
Teĥniko
redaktiLa ŝpuro de la reala trako ne estas precize egala al la nominala. Pro eluzado la trako plilarĝiĝas. Ankaŭ oni faras malmulte pli grandajn ŝpurojn en turnoj por plifaciligi veturadon.
Uzado
redaktiLa larĝo estas diversa en diversaj fervojoj. En plejmulto de landoj estas ĉefa granda ŝpuro, kaj povas ekzisti ankaŭ lokaj malgrandaj fervojaj sistemoj kun malgrandaj ŝpuroj.
Norma ŝpuro estas 1 435 milimetroj, ĝin havas ĉirkaŭ tri kvaronoj de longo de la fervojaj trakoj de la tuta mondo. Malpli grandajn ŝpurojn oni nomas mallarĝajn; la koncernaj trakoj nomiĝas ankaŭ etŝpuraj. Etŝpuraj trakoj estas diversaj, la plej ofte uzataj estas 750, 914, 1 000, 1 067 milimetroj.
Ŝpuroj pli grandaj ol la norma nomiĝas larĝaj:
- 1 445 mm Metroo de Madrido, Tramtransporto en Romo, Tramtransporto en Torino,
- 1 450 mm Tramtransporto en Dresdeno,
- 1 458 mm Tramtransporto en Leipzig,
- 1 495 mm en tri linioj de la Metroo de Toronto,
- 1 520 mm en Rusio, landoj de eksa Sovetio, ankaŭ en Finnlando kaj Mongolio,
- 1 524 mm en Rusio, landoj de eksa Sovetio,
- 1 568 mm (5 ft 2+1⁄2 in) Tramtransporto en Nov-Orleano,
- 1 600 mm (irlanda ŝpuro) en la Metroo de Bel-Horizonto kaj Metroo de Porto-Alegro,
- 1 676 mm (1 668 mm ibera ŝpuro en Hispanio kaj Portugalio).
Etŝpuraj trakoj permesas malpli grandajn kurbo-radiusojn kaj tial ofte estas uzataj en malfacila tereno, ekzemple en montaro. Larĝaj ŝpuroj donas pli da stabileco.