Lingvoinsulo
Lingvoinsulo estas relative malgranda homogena lingvo- kaj setlejo-komunumo, kiu estas komplete ĉirkauata de alilingva regiono.
Lingvoinsuloj rezultas el specifa historio de setlado
- almigrado de malgranda grupo en alilingvan regionon - ekzemple
- katalunoj en Sardion
- francoj el regiono Poitou en Kanadon - hodiaŭ kaĵun-francaj (akadiaj) lingvoinsuloj
- almigrado de granda dominanta grupo kun posta preskaŭ kompleta asimiliĝo de la origina popolo al la nova lingvo - ekzemple
La esprimo lingvoinsulo nur aplikeblas, se la koncerna lingvo (aŭ tre parenca formo de ĝi) estas ankoraŭ parolata en regiono ekster la insulo. En la daŭra evoluo multaj lingvoinsuloj pereis aŭ hodiaŭ estas minacataj. Grava faktoro por konservi lingvoinsulon estas forta kultura identeco, kiun donas religia identeco de la insula popoleto - ekzemple la Pensilvangermana dialekto.
Ekzemploj por lingvoinsuloj (nur eta specimenaro el abundaj okazoj):
- Saterland
- Bruselo (Belgio)
- Islenos
- Palenquero
- Ŝvaba Turkio
-
La plejparte Franclingva enklavo de Bruselo
-
Lingvoinsuloj en Rumanio
-
Soraba lingvo teritorio en Germanio
Lingvoinsuloj en Ĉeĥoslovakio
redaktiHřebečsko (germane: Schönhengstgau) estas historia regiono en Bohemio kaj Moravio. Ĝi iam estis la plej granda germanlingva lingvoinsulo en Ĉeĥoslovakio.
Lingvoinsuloj en Italio
redakti- Walser - alemana-germana
- Ladino-Dolomitici - ladina lingvo
- Cimbri - cimbra lingvo
- Carnici Bavaresi - aŭstro-bavaroj
- Carrara - emilia lingvo
- Arbëreshë - albana lingvo
- Moliški Hrvati - kroata lingvo
- Puglia - arpitana lingvo
- Occitani valdesi - okcitana lingvo
- Grecanici Bovesia, Grecìa Salentina - greka lingvo
- Gallo-siculi - lombarda lingvo
- Alghero - kataluna lingvo
- Tabarchini - ligura lingvo
- Loguodoresi Luras - galureza lingvo (sarda-korsa)
- Isili - l'idioma Romaniska dei Ramai - romaa lingvo
- Isola di San Lazzaro degli Armeni - armena lingvo
- Terra Brigasca - brigasca lingvo (ligura-okcitana)
- Trieste istrorumeni - istrorumena lingvo
Ligiloj
redaktipli da informoj pri lingvaj minoritatoj en Italio:
- el la itala vikipedio
- italiaj lingvoinsuloj Arkivigite je 2007-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
pli da informoj pri germanaj lingvoinsuloj en la mondo:
- Sprachinselverein Arkivigite je 2007-07-30 per la retarkivo Wayback Machine (österr. Sprachinseln)
- Plautdietsch-Freunde e.V. (zu den Sprachinseln der Russlandmennoniten)