Manu Dibango
Emmanuel N'Djoké Dibango (n. la 12-an de decembro 1933 en Dualao, Kameruno, m. la 24-an de marto 2020 en Parizo) estis kameruna muzikisto kaj kantoverkisto[1]. Li ludis la saksofonon kaj vibrafonon. Li evoluigis muzikan stilon kiu miksis ĵazon, funkon kaj tradician kamerunian muzikon. Li estis plej bone konata pro sia unuopaĵo "Soul Makossa" (en 1972),
Manu Dibango | |
---|---|
Dibango en Sankta-Lazaire, 2019 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Odilien Emmanuel Dibango |
Aliaj nomoj | Jr. Dibbs |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1933 en Dualao, Franca Kameruno |
Morto | 24-an de marto 2020 (86-jaraĝa) en Melun |
Mortokialo | COVID-19 |
Tombo | Grave of Manu Dibango (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Kameruno Francio |
Okupo | |
Okupo | komponisto diskografa artisto kantisto saksofonisto muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.manudibango.net |
En marto 2020, dum la tutmonda kronvirusa pandemio, Dibango testis pozitive por KOVIM-19 en Francio[2]. La 23-an de marto 2020 li mortis en Parizo pro tiu malsano. Li estis 86-jara[1].
Artisto por Paco de UNESKO
redaktiManu Dibango estis nomumita Artisto por Paco de UNESKO en 2004 pro sia elstara kontribuo al la disvolviĝo de la artoj, paco kaj kultura dialogo tra la mondo.
Manu Dibango kredis profunde en la potenco de muziko por kunigi homojn kaj kulturojn, ĉar laŭ li, kiel li konfidis al la Unesko-Kuriero en marto 1991, muziko estas "la plej spontanea kaj natura kontakto, inter homoj”[3].
Diskaro
redakti- Soul Makossa (1972)
- Manu 76 (1976)
- Super Kumba (1976)
- Afrovision (1978)
- A l'Olympia (1978)
- Gone Clear (1980)
- Afrijazzy (1986)
- Négropolitaines (1980)
- Ambassador (1981)
- Happy Feeling (1998)
- Rasta Souvenir (1989)
- Makossa Man (1991)
- Live '91 (1992)
- Live 96 Petit Journal Montparnasse
- Polysonik (1992)
- Wakafrika (kun Youssou N'Dour, Alex Brown, Peter Gabriel, Ladysmith Black Manbazo, Geoffrey Oryema, Salif Keïta, Ray Lema, Rai Phiri, King Sunny Adé, Angélique Kidjo, Papa Wemba, Kaïssa Doumbé, Bonga, Touré Kunda kaj Sinéad O'Connor) (1994)
- Lamastabastani (1996)
- Manu Safari (1998)
- CubAfrica (kun Eliades Ochoa kaj la Cuarteto Patria) (1998)
- Manu Dibango Anthology (3 KD-oj, kun kelkaj liaj pli konataj kantoj kiel Soul Makossa, Pepe Soup, Reggae Makossa, Ambiance Tropica kaj Yekey Tenge, inter alie) (2000)
- Manu Dibango joue Sidney Bechet (2007)
- Ballad Emotion (2011)
- Past Present Future (2011)
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 (fr) "Le saxophoniste Manu Dibango est mort des suites du Covid-19, annoncent ses proches", Le Monde, Agence France-Presse, la 24-an de marto 2020.
- ↑ (fr) "Cameroon: Manu Dibango tests positive for COVID-19 in France", Journal du Cameroun, la 18-an de marto 2020
- ↑ (fr) Manu Dibango (1933-2020), UNESKO