Max Müller
Friedrich Max MÜLLER (naskiĝis la 6-an de decembro 1823 en Dessau, Germanio, mortis la 28-an de oktobro 1900 en Oksfordo, Anglio), ĉefe konata kiel Max MÜLLER, estis lingvisto kaj orientalisto kiu aparte fakis pri sanskrito kaj kompara lingvoscienco. Li estis ĉefe konata pro lia studo de meza kaj orienta Azio, kaj verkis 20-libran aron pri la temo. Max Müller estis universitata profesoro en la Universitato de Oksfordo.
En la fruaj jaroj de Esperanto, kiam apenaŭ troviĝis aprobantoj de la lingvo internacia inter famaj lingvistoj, li plurfoje montris siajn simpatiojn ne sole por la ideo de L. I., sed ankaŭ speciale por Esperanto kaj skribis en 1894, ke Esperanto havas la plej altan lokon inter siaj konkurantoj. Li diris:
- Mi ofte havis la okazon esprimi mian opinion pri la indoj de la diversaj provoj de lingvo tutmonda. Ĉiu el tiuj havas siajn specialajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed mi devas certe meti la lingvon Esperanto sur la plej altan lokon inter ĝiaj konkurantoj. Letero al la eldonantoj de "Posrednik", Oksford, la 16-an de aŭgusto 1894.[1]
La termino katenoteismo estis stampita de Max Müller, reference al la adorado de unu dio por fojo. Tiu koncepto estas tre rilata al henoteismo, tio estas, la adorado al unusola dio sen nei la ekzistadon de aliaj. Müller kreis la koncepton reference al la Vedoj, en kiu ĉiu diaĵo estas traktita kvazaŭ la suprema dio en ĉiu himno.[2]
Notoj
redakti- ↑ Teksto laŭ la represo en "La Esperantisto", refoje presita en: Reinhard Haupenthal (red.). La Esperantisto. Hildesheim k. a. (Olms). 1988, p. 146
- ↑ «kathenotheism (n.)». Online Etymology Dictionary (en angla). Konsultita la 25an de julio 2018.
Eksteraj ligiloj
redakti- Arkivo Müller
- "Ĉu Teozofio aŭ Panteismo?: prelego de Friedrich Max MÜLLER pri natura religio
- [1] Arkivigite je 2006-07-20 per la retarkivo Wayback Machine Lakona biografio de Max Müller
- Vedoj kaj Upaniŝadoj
- "John Wilkins, An Essay towards a real character and philosophical language", 1898.