Mozaiko
Mozaiko estas jam en la antikveco konata speco de pentrotekniko (murpentrado), ĉe kiu per apudmeto de diverskoloraj formtranĉitaj partoj (ŝtono- aŭ vitropecoj, ankaŭ partoj de papero aŭ teksaĵo) estiĝas bildoj, figuroj, kiuj ornamas pavimon, muron, meblon. La vorto mozaiko venas origine el la greka Musauik, signifante "ornamita".
Laŭ Francisko Azorín mozaiko estas Bildo farita per diverskoloraj ŝtonetoj, uzata kiel luksa pavimo, pario, k.c.[1] Li indikas etimologion el la greka muzeion (muzeaĵo) kaj de tie la latina musivus. Kaj li aldonas la terminojn mozaikarto, por arto fari aŭ pristudi mozaikojn; mozaikisto, por laboristo kiu profesie mozaikas. Kaj li distingas tipojn: nome:
- Aleksandria mozaiko, mozaiko farita per ŝtonetoj blankaj kaj nigraj aŭ grizaj kaj ruĝaj.
- Litostrata mozaiko, mozaiko formita per ĉia ŝtonetaro.
- Teselata mozaiko, ŝakforma mozaiko.
- Vermikulata mozaiko, mozaiko kun vermoformaj bildoj.
- Sektila mozaiko, mozaiko, kies ŝtonetoj havas geometriajn regulajn formojn.[2]
La antikva mozaika arto estis kultivita kaj atingis ĝian pinton ĉefe en la bizanca imperio, sed altkvalitaj specimenoj troviĝas plenplene je aliaj antikvaj restaĵoj tra la antikva mondo, kie regis la Romia imperio.
Iuj el la plej mondfamaj mozaikoj
redaktiFamaj mozaikoj videblas en la Preĝejo Hagia Sofia en Istanbulo, la Preĝejo Sankta Vitalo de Raveno, Raveno en Italio, la Maŭzoleo de la Gala Placidia en Italio, la antikvaĵoj de Pompejo kaj Herkulano, la planko de preĝejo en Madaba en Jordanio konata kiel la mozaika mapo de Madaba. Centoj da mozaikaj plankoj el antikvaj tempoj estis malkovritaj en romiaj kaj bizancaj banoj, en sinagogoj, moskeoj, preĝejoj, mustardaj vinfarejoj, privataj hejmoj kaj publikaj konstruaĵoj, kaj pli.
Mozaiko en moderna arto
redaktiPost la malkresko de mozaika edukado dum la Renesanco, ĝi akiris alian glortempon, kiu komenciĝis kun la starigo de la Papa Mozaika Laborrenkontiĝo en la frua 18-a jarcento. Ĉi tiu laborejo estis kreita por kopii gravajn artaĵojn en la mozaika tekniko, sed baldaŭ novaj mozaikoj komencis ankaŭ esti produktitaj en la laborejo.
En 1804, Napoleono establis imperian mozaikan laborejon.
Meze de la 19a jarcento, D-ro Antonio Salviati el Venecio disvolvis la produktadon de mozaiko por la tuta industrio. Lia laborrenkontiĝo respondecis pri kelkaj el la plej gravaj mozaikoj de la periodo, kiel ekzemple la Monumento Prince Albert en Londono, la Venka Kolono de Berlino kaj pli. En 1889 ekestis en la mondo la mozaika fabriko Paul & Wagner, kiu estis tutmonda sukceso kaj eĉ malfermis duan filion en Usono. En la nova arto estas uzo de mozaiko kaj ĝi aperas en skulptaĵoj kaj ekspozicioj de la artdeko stilo.
En la moderna epoko, la ideo de la mozaiko realiĝis, per teknologiaj rimedoj, kiuj ebligas la produktadon de mozaiko de bildetoj - bildo kunmetita de malgrandaj bildetoj.
Artaj konsideroj
redaktiMozaiko estas tre antikva arto de plata dekoracio kreita per koloraj pecetoj el ŝtono, mineraloj, vitro, kahelo, ceramikaĵo aŭ konko. La plej antikvaj, konataj, artaj mozaikoj datiĝas de la oka jarcento a.K. kaj estis faritaj per rulŝtonoj regulaj en formo, kies koloro variis en la gamo de blanko al nigro. La rulŝtonoj de la unuaj mozaikoj estis kolektitaj kaj metitaj sur plankojn kaj padojn sen prilaborado.
Nediskuteblaj kialoj favore al tia uzo estis ilia daŭro kaj rezisto.
Malgraŭ tiu ĉi simpla tekniko la helenaj metiistoj kreis kompleksajn desegnojn uzante ŝtonetojn grandajn unu/du cm. kune kun pli malgrandaj nigraj ŝtonetoj por la konturoj. En la kvara jarcento a.K. la gamo de eblaj efektoj estis etendita per uzado de ŝtonetoj verde kaj ruĝe pentritaj.
Posta, pli evoluinta tekniko uzis mozaikerojn en la formo de malgrandaj rektanguloj aŭ trianguloj trafe aranĝitaj por formi rafinitajn bildojn. Tia arto estas pli malfacila ol pentrarto. Unue pro la limigita gamo de koloroj, kaj due, ĉar la artisto laborante sur individuaj elementoj devas miksi ilin en la tuto de bildo videbla nur, se oni rigardas ĝin de malproksime. Tial estas pli malfacile en la mozaikarto atingi la samajn efektojn de lumo kaj ombro proprajn de la pentrarto. Aliflanke, la brila reflekto de la mozaikeroj ebligas krei brilajn bildojn tute ne fareblajn per pentrado.
La kvalito kaj beleco de mozaiko dependas, krom de la bunto de koloroj, ĉefe de la dimensioj de ĝiaj mozaikeroj: ju pli etdimensiaj, des pli detala estas la rezultanta bildo. Interese estas kompari tion kun la nunaj ciferecaj ekranoj de la modernaj aparatoj, kiel kompufonoj kaj televidiloj. La bildoj aperintaj en ili estas ja mozaikoj de bilderoj, t.e. lumaj kaj koloraj kvadratetoj nomataj ”pikselo”. Ju pli etdimensiaj kaj densigitaj, des pli granda la distingivo (t.e. la distingokapablo), kiun la cifereca ekrano estigas.
En Esperantujo
redaktiLaŭ la ”Listo de Zamenhof/Esperanto-Objektoj” (ZEO-oj) en Vikipedio, troviĝas en la mondo cento da tiaj memortabuloj. Inter tiuj lokitaj en Italujo, estas tre speciala memortabulo, kiun vi povas vidi en la supra bildo, verŝajne la ununura en la mondo inkluzivinta mozaikan portreton de Zamenhof.
La urbo, kie troviĝas tiu memortabulo, estas Udine, en la plej nordorienta regiono de Italujo, nomata Friulo-Venecio Julia. En la historia centro, sur monteto, elstaras kastelo, en kies ekstera glaciso estis enmasonita en la jaro 1965 la memortabulo kun la mozaiko-portreto de Zamenhof.
La historio de tiu mozaiko komenciĝis 30 jarojn antaŭe, en 1935, kiam profesoro Achille Tellini proprakoste mendis ĝin ĉe la ĝisnuna fama kaj tre aktiva ”Lernejo pri mozaiko de Friulo” en la urbeto Spilimbergo. La memortabulo kun la mozaiko estis enmasonita sur la enira fasado de lia domo kaj poste donita al la komunumo de Udine, kiu en 1965 lokis ĝin en la nunan situon.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 144.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj
redakti- Mozaikoj en Tunezio Arkivigite je 2005-04-19 per la retarkivo Wayback Machine