Neneca lingvo
La neneca lingvo estas la lingvo parolata de la nenecoj. Apartenas al la samojeda lingvaro kaj sia nombro de parolantoj estas de proksimume 30 000 personoj distribuitaj en vasta teritorio komprenita inter la Kola duoninsulo kaj la rivero Jeniseo, ĉe la rusa arkta marbordo.
neneca lingvo | |
'ненэця' вада / nenetsia' vada ' | |
lingva grupo • moderna lingvo • natura lingvo | |
---|---|
Enets-Nenets | |
Parolata en | Rusio |
Parolantoj | 21 926 |
Skribo | cirila alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Urala
| |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | mis |
ISO 639-3 | yrk |
Glottolog | nene1251 |
Angla nomo | Nenets |
Franca nomo | nénètse |
Tradicie ĝi dividiĝas je du dialektoj: la "neneca de la tundro" kaj la "neneca de la arbaro"; tamen, pro la nekompreneblo inter ambaŭ, antaŭ nelonge pliiĝis la tendenco diferenci ĉi tiujn du variojn kiel du malsamajn lingvojn. De la du, estas la neneca de tundro kiu havas la plej grandan nombron da parolantoj.
Historio
redaktiLa nenecoj alvenis al ilia aktuala teritorio dum la unua jarmilo de nia erao. Tiuj de la eŭropa parto estis en intima kontakto kun la komioj kaj, poste, kun la rusoj; dum tiuj de la siberia parto, kun la ĥantoj, mansoj, samojedoj kaj aliaj etnoj, kiuj certe lasis lingvajn pruntojn al ĉi tiu lingvo. Iuj nenecoj translokiĝis al la duoninsulo de Kola dum la 19a jarcento, de kie ili estis elloĝigitaj kaŭze de la atomaj provoj en la sovetia erao.
Nuntempe, post la kolektivigo, la transloĝigo de multaj triboj kaj la aktiva disvolviĝo de la petrola kaj gasa industrio en iliaj teritorioj la tradiciaj moroj de la nenecoj estas minacataj. Tamen, la lingvo ankoraŭ ĝuas relativan bonan uzon, ĉefe inter la nenecoj kiuj vivas en la tundro.
Geografia distribuo
redaktiLa neneca estas parolata en vasta zono en la nordo de Rusio, kiu enhavas la teritorion de Nenecio kaj Jamalo-Nenecio, samkiel iujn zonojn de la Krasnojarska regiono, Komiio kaj la orientan parton de la Murmanska provinco en la duoninsulo de Kola.
Fonologio
redaktiLa neneca havas silaban strukturon KV(K); en aliaj vortoj, silabo povas enhavi komencan konsonanton, mezan vokalon kaj alternativan finan konsonanton. Ekzemploj estas: ya (“tero”), wada (“vorto”) kaj ŋarka (“granda”). Vokalo schwa aŭ mallonga, kelkfoje, povas aperi anstataŭ fina konsonanto. Teorie en ĉi tiu lingvo ne estas vortoj kiuj komencas per vokalo; praktike, ĉi tio kelkfoje okazas en la okcidentaj dialektoj, aparte pro la perdo de la ŋ komenca. Ekzemple, arka “granda” (en la okcidenta lingvo) por ŋarka (en la orienta lingvo kaj norma centrala lingvo).
Malgraŭ tio, la silaba strukturo estas sufiĉe kohera en ĉiuj dialektoj: ne ekzistas diftongoj, nek konsonantaj grupoj finaj aŭ komencaj kaj ne ekzistas interaj grupoj de pli ol du konsonantoj.
Vokaloj
redaktiSchwa | ə | ||||
Mallongaj | ø | ||||
Mezaj | a | e | i | o | u |
Longaj | iː | uː | æ |
Kelkaj dialektoj anstataŭas la æ per e.
Konsonantoj
redaktiSenvoĉaj | k | kʲ / c | p | pʲ | t | tʲ / ƫ |
Voĉaj | ɡ | ɡʲ / ɟ | b | bʲ | d | dʲ |
Afrikatoj | ʦ | ʦʲ / ʨ | ||||
Frikativoj | s | sʲ / ɕ | ʒ | ʒʲ / ʑ | ||
Nazaloj | m | mʲ | n | nʲ / ɲ | ŋ | |
Likvidoj | l | lʲ / ʎ | r | rʲ | ||
Duonvokaloj | h | hʲ / ç | w | j | ʔ |
La marko 〈ʲ〉indikas palatalizacion aŭ movadon al la palatala artikulacio aŭ la sekundara palatala artikulacio.
Skribo
redaktiEn la neneca lingvo oni skribas per la cirila alfabeto, kiu enkorpigas la literojn Ӈ, ' y ".
А а
а |
Б б
бе |
В в
ве |
Г г
ге |
Д д
де |
Е е
е |
Ё ё
ё |
Ж ж
же |
З з
зе |
И и
и |
Й й
й |
й й | К к
ка |
Л л
ел |
М м
ем |
Н н
ен |
Ӈ ӈ
еӈ |
О о
о |
П п
пе |
Р р
ер |
С с
ес |
Т т
те |
У у
у |
Ф ф
еф |
Х х
ха |
Ц ц
це |
Ч ч
че |
Ш ш
ша |
Щ щ
ща |
Ъ ъ
ъ |
Ы ы
ы | |
Ь ь
ь |
Э э
э |
Ю ю
ю |
Я я
я |
' | " |