Nyitra (historia departemento)
Nyitra [njitra] estis historia reĝa departemento en nord-okcidenta parto de la Hungara reĝlando, slovake: Nitrianská župa, germane Komitat Neutra.
Departemento Nyitra | ||
hungare: Nyitra vármegye, slovake: Nitrianska župa | ||
Reĝa departemento de Hungara reĝlando | ||
Nyitra en 1690
| ||
|
||
Oficiala nomo: Nyitra vármegye | ||
Lando | Hungara reĝlando | |
---|---|---|
Parto de | Ponitrie, Záhorie | |
Konata loko | Nitra burgo | |
Rivero | Váh | |
Departementa urbo | Nyitra | |
Areo | 5 519,0 km² (551 900 ha) | |
Loĝantaro | 457 455 (1910) | |
Denseco | 82,89 loĝ./km² | |
Situas nun en | Slovakio | |
Departemento Nitra
| ||
Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Nitra
| ||
Vikimedia Komunejo: Nyitra County | ||
Demografio
redaktiLaŭ la censo de 1880
Laŭ la censo de 1910
Administracio
redaktiDe komence estis tie 4 procesaj distriktoj. En 1910 estis 12 distriktoj, ties nomoj estas la samaj, ol la distriktejoj:
- Érsekújvár, escepte distriktejo: Nagysurány
- Galgóc
- Miava
- Nagytapolcsány
- Nyitra, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Nyitrazsámbokrét
- Pöstyén
- Privigye
- Holics
- Szenice
- Vágsellye, escepte distriktejo: Tornóc
- Vágújhely
La departemento havis la plej strangan formon inter la departementoj. Nord-okcidente troviĝis la Karpatoj, kiu estis ne nur landolimo, sed ankaŭ akvodislimo. Okcidente estis limorivero Morava, meze estis Váh. La sudan parton formis ebenaĵo.
La hungaroj - ŝajnas - tie renkontis slovakojn sub aŭspicio de moravoj. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon komence de la 11-a jarcento. En 1848 norde kaj okcidente slovakoj strebis sendependecon, precipe lingve, kiun la hungaroj rifuzis. Laŭ Váh okazis batelserio, kie fine la hungaroj ne povas forpuŝi la aŭstrojn. En 1918 la ĉeĥoslovakia armeo okupis la regionon kaj ekde 1920 apartenas al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio ekde 1993. Dume inter 1938-1945 laŭ Packontrakto de Vieno la suda parto revenis al Hungario, la norda parto aliĝis al Slovakio. La disiĝo tiel okazis, ke tiuj komunumoj, kie estis hungara plimulto, aldoniĝis al Hungario. Post 1945 la hungaroj estis persekutitaj laŭ dekretoj de Edvard Beneš.