Otto Benndorf

aŭstra kaj germana arkeologo

Otto BENNDORF (naskiĝinta la 13-an de septembro 1838 en Greiz, mortinta la 2-an de januaro 1907 en Vieno) estis germana kaj aŭstra arkeologo kaj fondinto de la Aŭstra Arkeologia Instituto. Edzigis lin Sophie Wagner naskonte filon.

Otto Benndorf
Persona informo
Otto Benndorf
Naskiĝo 13-an de septembro 1838 (1838-09-13)
en Greiz
Morto 2-an de januaro 1907 (1907-01-02) (68-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Principality of Reuss-Greiz (en) Traduki
Aŭstra imperio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Bonna universitato
Universitato de Göttingen Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Hans Benndorf (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo antropologo
universitata instruisto
arkeologo
arthistoriisto
filologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Arkeologio, filologio kaj eduka sistemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en VienoMunkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estante filo de komercisto li doktoriĝis post instruiĝo fare de Otto Jahn kaj Friedrich Ritschl. Inter 1864 kaj 1868 li travojaĝis Italujon (Romon), Sicilion, Grekujon kaj Malgrandazion. En 1869 li fariĝis profesoro en Zuriko, en 1872 en Prago deĵoronte Viene inter 1877 kaj 1898. Inter 1898 kaj 1907 li direktoris ĉe la Aŭstra Arkeologia Instituto, de 1905 en rango de sekciestro.

 
Otto Benndorf

Havante talenton artistan kaj fervoregon por siaj fakoj, Benndorf rapide estiĝis unu el la plej gravaj arkeologoj siatempe. Por li memkompreneblis intima unuiĝo de filologiaj, antikvaĵaj kaj arthistoriaj kun viva kono de arkeologiaj monumentoj. Krome necesus la ĉealtlerneja docentado kaj esplorado kun praktika laboro dum studvojaĝoj kaj elfosadoj. Sekve iĝis Benndorf renomita organizanto de arkeologiaj projektoj kaj studesploroj ene respektive laŭ komisio de Aŭstrio-Hungario. Li fruktodone aktivis en la arkeologia/epigrafia seminario de la universitato de Vieno kaj en la de li kiel kunordigcentro kreita Arkeologia Instituto.

De siaj malgrandaziaj ekspedicioj li alportis la skulptaĵoj de la princa tombo de Von seinen kleinasiatischen Expeditionen hat B. die Skulpturen des Fürstengrabes von Gjölbaschi-Trysa (Turkujo) kaj diversajn aferojn de si trovitajn je Efezo. Li eldonis kun aliaj la fakgazeton "Archäologisch-epigraphische Mitteilungen aus Österreich-Ungarn" kaj fondis la organon arkeologiinstitutan "Jahreshefte des Österreichischen archäologischen Institut

Verkoj

redakti
  • Die antiken Bildwerke d. Lateran. Mus. (kun R. Schöne), 1867
  • Griech. u. sicil. Vasenbilder, 1869 ss.
  • Die Metopen von Selinunt, 1873
  • Antike Gesichtshelme u. Sepulcralmasken, ĉe: Denkschr. d. Ak. Wien 28, 1878
  • Reisen in Lykien u. Karien (kun G. Niemann), Wien 1884
  • Das Heroon v. Gjölbaschi-Trysa (kun G. Niemann), 1889
  • Funde in Ephesos I, 1906

Keil, Josef: "Benndorf, Friedrich Otto" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 50

Eksteraj ligiloj

redakti