Péter Vallai
Péter Vallai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vallai Péter estis hungara aktoro, deklamisto. Lia origina familia nomo estis Valcz [valc].
Péter Vallai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Valcz Péter |
Naskiĝo | la 25-an de novembro 1946 en Budapeŝto |
Morto | la 7-an de novembro 2012 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 34/3-1-209 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1965–1969) |
Familio | |
Infano | Péter Valcz (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Péter Vallai [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1946 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de novembro 2012 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPéter Vallai frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1969. Lia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Thália (Budapeŝto). Inter 1976 kaj 1981 li apartenis al Nacia Teatro (Pécs), poste al Teatro Szigligeti (Szolnok). Ekde 1987 ĝis sia morto li estis membro de Gaja Teatro, sed li estis ankaŭ gastoaktoro en aliaj teatroj. Li ofte deklamis poemojn. Li ricevis 5 premiojn inter 1981-1991. Ekde 1980 li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- La ventego - Gonzalo
- Romeo kaj Julieta - titolrolo; Benvolio; Montague
- Makbeto - Banquo
- Otelo - doĝo
- Tito Androniko - Demetrius
- Rikardo la 3-a - unua murdisto
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Wurm
- József Katona: Bánk bán - Biberach
- Molière: La malsanulo pro imago - Purgo
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- ‘‘Hatásvadászok’‘ (1982)
- ‘‘Bűvös vadász’‘ (1994)
- ‘‘Sorstalanság’‘ (2005)
- ‘‘Thelomeris’‘ (2011)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- ‘‘A tűz balladája’‘ (1972)
- ‘‘Hétpróbások’‘ (1988)
- ‘‘Áldott állapot’‘ (1998)
- ‘‘Könyveskép’‘ (2006)
- ‘‘Bulvár’‘ (2011)