Palaco Güell
La Palaco Güell (katalune Palau Güell) estas konstruaĵo dizajnita de Antoni Gaudí, fama arkitekto pro liaj verkaĵoj en unika stilo ene de la tendenco konata kiel kataluna modernismo. La palaco troviĝas en mallarĝa strato de Barcelono, la Carrer Nou de la Rambla, proksime de la haveno. Ĝi estis taskita al Gaudí de Eusebi Güell, kiu admiregis la arkitekton kaj financis plurajn el liaj plej konataj verkaĵoj. La konstruado realiĝis inter la jaroj 1886 kaj 1890.
Palaco Güell | |||
---|---|---|---|
Palau Güell | |||
palaco | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | kataluna modernismo vd | ||
Arkitekto | Antoni Gaudí vd | ||
Estiĝo | 1890 | ||
Areo | 0,17 m² | ||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | El Raval | ||
Adreso | Nou de la Rambla, 3-5 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 22′ 44″ N, 2° 10′ 28″ O (mapo)41.378822.17439Koordinatoj: 41° 22′ 44″ N, 2° 10′ 28″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Works of Antoni Gaudí (en) kaj list of Modernista buildings in Barcelona (en) vd | ||
Retejo | https://inici.palauguell.cat/ca | ||
Gaudí laboregis kun persisto ĉar tiu estis la unua plej grava tasko komisiita al li. Li eĉ pensis pri 25 malsamaj solvoj por la dizajno de la fasado. Por tiu projekto li kalkulis je la helpo de Francesc Berenguer, unu el liaj plej fidelaj helpantoj.
Ĝi estis deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO en 1984 kune kun la Parko Güell kaj la Casa Milà.