Papilio (libro)
Papilio (france: Papillon) estas franca duonaŭtobiografia romano verkita de Henri Charrière en (1968).
Papillon | |||||
---|---|---|---|---|---|
skribita verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Henri Charrière | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1969 | ||||
Eldonejo | Hart-Davis, MacGibbon | ||||
Ĝenro | aŭtobiografia romano • memoraĵoj | ||||
Loko de rakonto | Franca Gujano | ||||
| |||||
Henri Charrière de siaj amikoj en Montmartre ankaŭ nomata Papilion, estis malprave kondamnita pro murdo kaj ekhavis dumvivan prizonpunon en Franca Gujano; Saint-Laurent-du-Maroni kaj la fifama Diabloinsulo (Île du Diable). Li decidis eskapi sed la unuaj klopodoj malsukcesis. Kiel puno oni translokis lin al prizono el kiu ankoraŭ neniam iu eskapis. Finfine li klopodis naŭfoje eskapi dum kiuj la lasta klopodo sukcesis, li eskapis sur sako da kokosnuksoj. Dum unu el la eskapoj li loĝis dum kelkaj monatoj en indiana vilaĝo kie li generis du infanojn ĉe du indianaj fratinoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Stanislavo Belov (2019-04-06) Papilio (2017) — fuĝo el tropika infero (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-19. Alirita 2019-05-19 . (pri la filmo "Papilio", bazita sur la libro)