Pensiono
Pensiono estas domo, kie oni povas konstante loĝi kaj manĝi, pagante interkonsentitan monon. Parte ĝi similas al hotelo, gastejo aŭ junulargastejo. En kelkaj oni aranĝas ankaŭ diversajn kursojn kaj seminariojn. Diference el hoteloj, pensionoj kutime estas pli malgrandaj, foje malpli luksaj kaj proponas pli familiecan etoson.
Laŭ Francisko Azorín pensiono estas Domo, apartamento, kie oni povas daŭre loĝi k. manĝi, pagante interkonsentitan sumon.[1] Li indikas etimologion el la latina pensio, pensionis, el pensum (tasko).[2]
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
- ↑ Azorín, samloke.