Philippe Hecquet
Philippe Hecquet estis franca kuracisto, verkisto, katolika jansenisto kaj vegetarana aktivisto. Li estis firma defendanto de la iatrofiziko[2] kaj kelkfoje li estas referencita kiel "la Franca Hipokrato". Li estis filo de Jacques Hecquet kaj Catherine Pigné.
Philippe Hecquet (1661-1737) | ||
---|---|---|
Bildo de Philippe Hecquet.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de februaro 1661 en Paroĥejo de Sankta Georgo, Pikardio, Francio | |
Morto | 11-an de aprilo 1737 en Monaĥejo de la Karmelitanoj el Faubourg, Francio | |
Lingvoj | franca • latina vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | "Hospitalo de la Karito, Parizo"[1] | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto verkisto vd | |
Laborkampo | Medicino vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hecquet argumentis ke ĉiuj fiziologiaj procesoj povus esti reduktitaj al simplaj mekanismoj. Li disvolvis digestan teorion de "triturado" kiu emfazis la muelan agon de maĉado kaj peristaltismo de muskolaj muroj de la stomako. Hecquet kredis, ke fiŝoj kaj legomoj estas pli bonaj ol viando ĉar ilia komponado estas facile diserigita per muelado.
Li estis naskita en familion kiu produktis plurajn virojn de merito, kiel ekzemple lia pli maljuna frato Antoine Hecquet (aktiva inter 1688-1718)[3], kiu estis rektoro de la "Preĝejo de Saint-Vulfran". Edukita per religio kaj atento de siaj gepatroj, li dediĉis sin tute al la studo de medicino. Li studis medicinon en Abbeville kaj poste en Parizo. Li doktoriĝis ĉe la kolegio de Reims en 1684 kaj komencis praktiki en sia indiĝena Abbeville dum du jaroj. Poste, volante profundigi siajn sciojn, li iris Parizon. Tie, kompletiginte sian medicinan kurson kun "alta laŭdo", li ricevis la plej altan titolon de doktoro.
Vokita al la ermitejo de Port-Royal des Champs por praktiki medicinon kun la monaĥinoj, li zorgis pri la malsanuloj dum kvar jaroj (1688-1693) kun asidueco kaj ĝojo, kaj surloke kaj ekstere. Li submetiĝis al la strikta reĝimo de la monaĥejo, dediĉante sin al fastado kaj abstinado.
Li tiam revenis al Parizo, riĉigita je scio kaj kredo, sed ne je havaĵoj. Ili rapidis nomumi lin kuracisto-reganto, kun la respondeco je instruado de medicinaj fakoj. Li tiom progresis per tenaca laboro kaj longa praktiko de medicino, ke li atingis perfektan scion pri medicino.
Li estis unu el la plej brilaj kuracistoj de sia tempo. Li studis teologion en Navaro, antaŭ ol membriĝi al la kolegio de kuracistoj en Abbeville kaj poste en la Reĝa Ĉambro de la Provincaj Kuracistoj establita en Parizo. Doktoro de la fakultato de Parizo en 1697, li estis kuracisto de la princo kaj princino de Condé (1709-1723) same kiel de la domo de Vendôme, de la karmelita monaĥejo de la Faubourg Saint-Jacques. Dum sia vivo, li donacis grandan parton de siaj libroj (2600 volumoj) al la kolegiobiblioteko el kiu li estis rektoro inter 1712 ĝis 1714.
Li multe skribis kaj tiu intensa laboro ruinigis lian sanon, kaj li retiriĝis al la Karmelitanoj de la Faubourg Saint-Jacques. Li pasigis la lastajn dek jarojn de sia vivo tie, en la plej severaj praktikoj. Li manĝis tre malmulte kaj trinkis nur akvon, dirante, ke la kuiristoj kulpas pri ĉiuj malsanoj. Li konsideris tabakon malutila. En siaj okuloj, sangoverŝado daŭre restas la ideala, same kiel la akvo kiel la sola trinkaĵo. Krome, li lasis sin posedi de la satiro. Oni diras, ke Alain René Lesage en sia "Gil Blas" pentras lin kun la nomo Doktoro Sangrado (sangata en la hispana), ĉi tiu frenezeca kuracisto, kaj en ĉi tiu sama verko estas neeble ne rekoni lin kun la nomo Hocquetos.
Kvankam pia jansenisto, li neis la realecon de la konvulsioj, kio altiris severan kritikon de la kredantoj dum longa tempo.
Verkaro
redakti- Quaestio Medica in Scholis Medicorvm, 1704
- De l'indecence aux hommes d'accoucher les femmes, et de l'obligation aux femmes de nourrir leurs enfans, 1708
- Traité des dispenses du Careme, 1709
- Quaestio medica, quotlibetariis disputationibus mane discutienda in scholis medicorum, 1712]
- De la digestion et des maladies de l'estomac, 1712
- De purganda medicina a curarum sordibus, 1714
- Novus medicinae conspectus ubi ex sanguinis circuitus anomaliis secretionum errata, 1722
- Reflexions sur l'usage de l'opium, 1726
- De Ruyschiano uteri musculo ... epistola, 1726
- Réflexions sur l'usage de l'Opium, des calmants, et des narcotiques, pour la guérison des maladies, 1726
- Epistola viri clarissimi Hecqueti, 1727
- Opera omnia anatomico-medico-chirurgica, 1727
- Traité de l'usage des differentes sortes de saignées, principalement de celle du pied, 1729
- Hippocratis aphorismi, 1731
- Le brigandage de la chirurgie, 1738
- La medecine, la chirurgie, et la pharmacie des pauvres, 1742
Vidu ankaŭ
redakti- Frederik Ruysch (1638-1731)
- Guillaume Mauquest de La Motte (1655-1737)
Referencoj
redakti- ↑ France archives
- ↑ Iatrofiziko [el la greka ἰατρία, medicino], ankaŭ konata kiel iatromeĥaniko, estis kurento de la medicina scienco aperinta en la 17-a jarcento kiu serĉis la aplikon de fiziko por respondi la demandojn de la homa fiziologio kaj patologio.
- ↑ Hecquet Fabrice