Provinca ŝoseo 1 (Alberto)
Ŝoseo 1 estas la ĉefa orient-okcidenta ŝoseo de suda Alberto. Ĝi estas parto de la sistemo de la Trans-Kanada Ŝoseo kaj etendiĝas dum 522 km en Alberto, de la limo inter Alberto kaj Saskaĉevano ĝis la limo inter Alberto kaj Brita Kolumbio. Laŭ preskaŭ la tuta longeco de la ŝoseo ĝi estas dividita kun almenaŭ du ŝpuroj en ĉiu direkto.
Provinca ŝoseo 1 | |||
---|---|---|---|
aŭtovojo [+] | |||
Lando | Kanado | ||
Regiono | Alberto | ||
Komenco | Kicking Horse Pass | ||
- koordinatoj | 51° 27′ 12″ N, 116° 17′ 11″ U (mapo)51.453333333333-116.28638888889 | ||
Fino | Walsh | ||
- koordinatoj | 49° 57′ 17″ N, 110° 0′ 19″ U (mapo)49.954722222222-110.00527777778Koordinatoj: 49° 57′ 17″ N, 110° 0′ 19″ U (mapo) | ||
Longo | 534 km (332 mi) | ||
Provinca ŝoseo 1 | |||
Vikimedia Komunejo: Alberta Highway 1 [+] | |||
Kilometro post kilometro
redaktiLa itinero komenciĝas ĉe la Saskaĉevana limo.
- ĉe km 2 oni preterpasas la vilaĝeton Walsh
- ĉe km 20 preterpasas la vilaĝeton Irving
- ĉe km 25 Ŝoseo 41 disbranĉiĝas suden
- ĉe km 36 Ŝoseo 41 disbranĉiĝas norden
- ĉe km 41 oni preterpasas la vilaĝeton Dunmore
- ĉe km 55 oni trapasas la urbon Medicine Hat
- ĉe km 63 oni preterpasas la urbeton Redcliff
- ĉe km 72 Ŝoseo 524 disbranĉiĝas okcidenten
- ĉe km 94 oni preterpasas la vilaĝeton Suffield
- ĉe km 95 oni transiras Ŝoseon 884 kiu kondukas al la vilaĝeto Ralston situanta 4 km-ojn norde de la ĉefŝoseo
- ĉe km 140 oni transiras Ŝoseon 876 kiu kondukas al la vilaĝeto Tilley situanta 5 km-ojn sude de la ĉefŝoseo
- ĉe km 149 Ŝoseo 875 disbranĉiĝas suden
- ĉe km 161 oni transiras Ŝoseon 873 kiu kondukas suden al la urbo Brooks
- ĉe km 169 oni transiras Ŝoseon 36
- ĉe km 207 Ŝoseo 550 disbranĉiĝas orienten
- ĉe km 210 oni preterpasas la urbeton Bassano
- ĉe km 228 Ŝoseo 56 disbranĉiĝas norden
- ĉe km 244 oni transiras Ŝoseon 842 kiu kondukas suden al la vilaĝeto Cluny
- ĉe km 258 oni preterpasas la vilaĝeton Gleichen kie Ŝoseon 901 disbranĉiĝas okcidenten kaj Ŝoseo 547 disbranĉiĝas suden
- ĉe km 275 Ŝoseo 561 disbranĉiĝas orienten
- ĉe km 288 Ŝoseo 21 disbranĉiĝas norden
- ĉe km 296 oni trapasas la urbeton Strathmore kiun ankaŭ trairas Ŝoseo 817
- ĉe km 306 Ŝoseo 24 disbranĉiĝas suden
- ĉe km 316 oni preterpasas la urbeton Chestermere kie Ŝoseo 1A disbranĉiĝas okcidenten ĉe la rando de Kalgario kaj Ŝoseo 1 fariĝas 16-a Avenuo Norda
- ĉe km 332 oni transiras Ŝoseon 2
- ĉe km 369 oni transiras Ŝoseon 22
- ĉe km 433 oni trapasas la urbeton Canmore
- ĉe km 469 oni trapasas la urbeton Banff
- ĉe km 492 Ŝoseo 93 disbranĉiĝas suden
- ĉe km 520 oni preterpasas Lake Louise kie Ŝoseo 93 disbranĉiĝas norden
- ĉe km 522 oni atingas la limon de Brita Kolumbio
Unu loko de potencialaj trakifŝtopiĝoj estas en Kalgario, kie la ŝoseo fariĝas denstrafika enurba vojo (precipe inter Ĉefvojo Deerfoot kaj 14-a Strato Okcidenta kaj denove ĉirkaŭ 45-a Strato Okcidenta), kaj rapidec-limoj falas ĝis 50 km/h. Oni laboras je iom plilarĝigo de la vojoj, sed altrapideca vojo tra Kalgario ne ekzistos ĝis la kompletiĝo de Ĉefvojo Stoney.
Galerio
redakti-
Okcidenten al la Rok-Montaro
-
Orienten apud Canmore
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Mile By Mile: Trans-Canada Highway Travel Guide[rompita ligilo]
Unuflanke: Ŝoseo 1 (BK) |
Trans-Kanada Ŝoseo Ŝoseo 1 (AB) |
Aliflanke: Ŝoseo 1 (SK) |
Provincaj ĉefŝoseoj de Alberto | ||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | 1A | 1X | 2 | 2A | 3 | 3A | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 11A | 12 | 13 | 13A | 14 | 15 | 16 | 16A | 17 | 18 | 19 | |
20 | 20A | 21 | 22 | 22X | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 28A | 30 | 31 | 32 | 33 | 35 | 36 | 37 | 38 | 39 | 40 | 41 | 41A | 42 | 43 | 44 |
45 | 47 | 49 | 50 | 52 | 53 | 54 | 55 | 56 | 58 | 59 | 60 | 61 | 62 | 63 | 64 | 64A | 66 | 68 | 69 | 72 | 88 | 93 | 93A | 100 | 201 | 216 |