Rekaredo la 1-a
reĝo de visigotoj
(Alidirektita el Rekaredo)
Rekaredo la 1-a (? – Toledo, m. la 21-an de decembro 601) estis reĝo de la visigotoj de 586 al 601, kiam li mortis en Toledo.
Rekaredo la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Katolikiĝo de Rekaredo
| |||||
Persona informo | |||||
Flavius Reccaredus, Recaredus | |||||
Naskiĝo | ĉ. 560 en Sevilo | ||||
Morto | 21-an de decembro 601 en Toledo | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de la Visigotoj vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Leovigildo vd | ||||
Gefratoj | Hermenegild (en) vd | ||||
Edz(in)o | Baddo (en) vd | ||||
Infanoj | Liuva II (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
Laborkampo | Nobelaro kaj historio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filo kaj sukcedinto de Leovigildo, batalis kontraŭ la frankoj, la bizancanoj (ankoraŭ en la andaluza marbordo) kaj la vaskonoj, kaj sufokigis plurajn ribelojn de la visigotaj nobeloj.
La pleja elstaraĵo dum lia regado, kiu okazis en 589, estis la kunvokado de la Tria koncilio de Toledo en kiu, kune kun aliaj nobeloj kaj ekleziaj episkopoj, forĵuris sian kredon je arianismo kaj konvertiĝis al la katolikismo, per kiu li entreprenis la religian unuiĝon inter visigotoj kaj hispanromianoj, sopirita de lia patro el inversa formo kiu verŝajne kaj paradokse konsilis tiun vojon al sia filo.