Sándor GÓTH [ŝAndor gOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Góth Sándor estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, tradukisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Gutfreund.

Sándor Góth
Persona informo
Naskonomo Gutfreund Sándor
Naskiĝo la  19-an de oktobro 1869(nun 1869-10-19)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Morto la 7-an de septembro 1946
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét, 6-1-5 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (–1891) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Ella Kertész Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
filmreĝisoro
teatra reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Sándor Góth (maldekstre) kun Margit Ladomerszky kaj Gerő Mály en 1938

Sándor Góth [1] naskiĝis la 19-an de oktobro 1869 en Pest (urbo), li mortis la 7-an de septembro 1946 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Sándor Góth frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Teatra Edukejo en 1891. Lia ĉefa instruisto estis Imre Nagy (aktoro). Post siaj studoj li aliĝis al trupo en Debrecen, en la sekvaj jaroj li ludis en kelkaj provincaj urboj. En 1896 li estis unu el la fondintoj de Gaja Teatro, kie li restis ĝismorte escepte interrompojn. Inter 1910–1914 kaj 1932–1933 li apartenis al Teatro Magyar, en la teatra jaro 1921 li estis teatrestro de Teatro Renaissance, en la teatra jaro 1933 li estis reĝisoro-aktoro de Operetoteatro (Budapeŝto). Inter 1931 - 1939 li ankaŭ instruis en le menciita Edukejo jam en rango akademio. Tiutempe dum mallongaj periodoj li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto), Teatro Belvárosi kaj iom poste de Teatro Madách. Inter 1941-1945 li ne havis rolojn pro la kontraŭjudaj leĝoj. Post la 2-a mondmilito li estis reĝisoro aŭ aktoro en la jam menciitaj teatroj. Resume li tradukis pli ol 50 teatraĵojn.

Filma kariero

redakti

Ekde 1911 li estis unu el la pioniroj de la hungara filma industrio. Kelkfoje li estis videblaj ankaŭ post la mutaj filmoj.

Lia edzino estis Ella Kertész.

Elektitaj teatraj roloj

redakti

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj

redakti
  • Ferenc Molnár:
    • A doktor úr (1902)
    • Játék a kastélyban (1945)

Elektitaj kinfilmaj roloj

redakti

Elektitaj kinfilmaj reĝisoraĵoj

redakti
  • A papagáj (1912)
  • Az anyaszív (1917, ankaŭ aktoro)

Elektitaj tradukaĵoj

redakti
  • Bernstein: Baccarat (1906, 1910, 1915, 1918, 1924)
  • Lev Tolstoj: Anna Karenina (1910)
  • Georges Feydeau: Kutya van a kertben (1931)

Elektitaj originaj verkoj

redakti
  • Vengerkák (1917, teatraĵo kun iu alia)
  • Fizető vendég (1934, dramo)
  • Ha Molière naplót írt volna… (1943, libro)

Fontoj

redakti