Saburo Ito
Saburo ITO (japane
Saburo Ito | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | 磯崎 巌 |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1902 |
Morto | 7-an de marto 1969 (66-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • japana |
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) |
Alma mater | Osaka Universitato Osaka Fremdlingva Universitato |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ito studis francan lingvon en fremdlingva kolegio de Osako. Jam en 1915 li entuziasmiĝis pri Esperanto.
Li laboris por aranĝo de la 11-a Japana Esperanto-Kongreso en Okajama en 1923. Li iniciatis en Tokio organizon de Japana Proleta Esperantista Unio (JPEU) en 1929 kaj ideologie ĝin gvidis. Li estis bona originala poeto tre malofta en Japanujo, lerta tradukanto de ĉinaj kaj japanaj klasikaj poemoj (kolektitaj en Verda Parnaso, 1932). Li publikigis en Japana-lingva verko Komenco de Esperanto-studado en Japanujo (1932) interesajn priskribojn kaj penetrajn analizojn pri la historio, literaturo, lingvo.
En 1956, li verkis biografion pri Zamenhof en la japana, kaj eldonis ĝin kiel kajero de la renoma serio Iwanami-sinsyo. Pro tio, li estis honorita per Premio Ossaka en 1956.
Eksteraj ligiloj
redakti- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Saburo Ito en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine