António de Oliveira Salazar
António de OLIVEIRA SALAZAR, naskita la 28-an de aprilo 1889 en Santa Comba Dão, mortis la 27-an de julio 1970 en Lisbono, estis portugala universitata profesoro, politikisto kaj diktatoro de Portugalio.
Inter 1928 kaj 1932 li estis ministro pri financoj. Poste ĝis 1968 li estris sian landon kun la titolo de konsilia prezidanto, sed fakte kun diktatoreca povo.
Li sukcesis pli-malpli konservi la neŭtralecon de Portugalio dum la Dua Mondmilito, kvankam li ne povis malhelpi, ke ek de 1943 la aliancanoj utiligu la Acorojn kiel militan bazon.
En 1968 li havis akcidenton, falante de seĝo, kaj iĝis nekapabla regi (verŝajne pro apopleksio). Lia posteulo estis Marcello Caetano. En 1974 la Revolucio de la Diantoj finis la diktatorecan reĝimon.
Malpermeso de Esperanto-asocioj kaj -aktivado
redaktiSub la regado de Salazar Esperanto-aktivado estis plurfoje malpermesita, ekzemple en 1936, kiam la ministro pri internaj aferoj, Cancela de Abreu, malpermesis la disvastigon de Esperanto. En aŭgusto de 1949 oni konfiskis la havaĵon de la Portugala Esperanto-Ligo kaj informis, ke same estos konfiskataj korespondaĵoj el eksterlando kun Esperanto-indikoj[1]. Aliflanke estis en Portugalio ankaŭ periodoj de vigla Esperanto-aktivado dum la regado de Salazar.
Fontoj
redakti- ↑ Sónia Piedade Apolinário Ribeiro Gomes. O Esperantismo em Portugal (1892 a 1972): origens, afirmação e repressão Arkivigite je 2017-08-08 per la retarkivo Wayback Machine. Lisboa, 2012, p. 120 kaj 122