Soest

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Soest en Germanio. Pri la samnoma komunumo en Nederlando rigardu sub Soest (Nederlando)

Soest [zoːst], ĉefurbo de la samnoma distrikto, estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi situas ĉirkaŭ 50 km oriente de Dortmund sur la fekunda grundo de la pejzaĝo Soester Börde. Fine de la jaro 2013 la urbo havis 46,700 loĝantojn.

Soest
ĉefurbo de distrikto en Germanio
mezgranda distrikta urbo
Hansa urbo (–1609)
urba komunumo de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 59494
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 48 250  (2023) [+]
Loĝdenso 562 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 34′ N, 8° 7′ O (mapo)51.5711111111118.1091666666667Koordinatoj: 51° 34′ N, 8° 7′ O (mapo) [+]
Alto 90 m [+]
Areo 85,81 km² (8 581 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Soest (Nordrejn-Vestfalio)
Soest (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Situo de Soest en Nordrejn-Vestfalio
Soest (Germanio)
Soest (Germanio)
DEC
Situo de Soest en Germanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Soest, Germany [+]
vdr

Historio

redakti

Soest aĝas jam pli ol 1000 jarojn kaj estis unu el la plej gravaj urboj de Hanso en la mezepoko. En la kulmina tempo de la mezepoko ĝi estis la dua plej granda urbo de Germanio post Köln (Kolonjo).

Grandan signifon la urbo atingis kiel centro de Soester Börde, regiono kun tre fekunda tero, kiel loko de salo-produktado kaj prilaborado de fero, sed ĉefe kiel grava komerca urbo, kies kontaktoj etendiĝis ĝis ekz. Novgorod en Rusio. La urbo konatiĝis ankaŭ pro la Soest-a urborajto, kiu influis multajn urbojn, en modifita formo ĝis en la baltmaran regionon.

La Malpaco de Soest estis venĝokonflikto en la jaroj 1444 ĝis 1449. La urbo Soest defendis je tio sian liberecon kontraŭ Ĉefepiskopo Ditriĥo de Kolonjo (1414–1463), kiu provis reinstali sian regecon.

Vidindaĵoj

redakti

Malgraŭ gravaj detruoj dum Dua Mondmilito la urbo ankoraŭ disponas pri multaj vidindaĵoj. Ekzistas ekzemple ankoraŭ tri kvaronoj de la urba muro kaj remparo, sed nur unu el origine dek pordegoj (Osthofentor). En la urbocentro ĉirkaŭ 600 domoj estas protektitaj monumentoj. Aparte vidindaj i.a. estas la "Haus zur Rose" kaj la Pilgrim-domo, la plej malnova gastejo de Vestfalio. La plej gravaj preĝejoj estas la katedralo St. Patrokli kaj la preĝejo St. Petri. Krome estas la protestanta preĝejo Sankta Maria de la Herbejo (Soest).

La probable plej malnova bakejo kiu ankoraŭ produktas pumperniklon, estis fondita en 1570 de Jörgen Haverlanth en Soest.

Famuloj

redakti

Partneraj urboj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti