Substantivo
Substantivo estas parolparto tre komuna en lingvo. En Esperanto, ili finiĝas per “‑o”, “‑on”, “‑oj”, aŭ “‑ojn” (do nomataj O-vorto ). Pro tio, ili nomiĝas ankaŭ “o‑vortoj”[1], sed tiu termino validas nur por substantivoj en Esperanto.
Vortospecoj |
---|
|
La substantivoj ne fleksias laŭ nombro kaj kazo en ĉiuj lingvoj; en kelkaj ili fleksias ankaŭ aŭ anstataŭe laŭ aliaj kategorioj, ekzemple difiniteco, kaj en aliaj lingvoj ili tute ne fleksias, kiel en la japana.
Certaj konsideras pronomojn kiel subaron de substantivoj.
Klasifiko de substantivoj
redaktiEn iuj lingvoj, seksoj estas atribuitaj al substantivoj, kiel viraj, inaj kaj neŭtraj. Alie, substantivojn oni povas dividi plurmaniere:
Propraj nomoj kaj komunaj substantivoj
redakti- Propraj nomoj
- Nomoj de specifaj, unuopaj uloj, lokoj, aĵoj, ideoj, ktp.; Johano, Britio, Volapuko, ktp.
- Komunaj substantivoj
- Nomoj de kategorioj de uloj, lokoj, aĵoj, ideoj, ktp.; virino, valo, varo, virto, ktp.
Nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj
redakti- Nombreblaj
- Tiuj, kiuj povas akcepti la finaĵon -j kaj adjektivojn kiel "pluralo" (multe-nombro): ekz. "homoj", "hundoj", "ideoj"
- Nenombreblaj
- Tiuj, kiuj ordinare ne akceptas la finaĵon -j; por multeco oni uzas ekz. "iom da" aŭ "multe da": ekz. "akvo", "rizo"
- Listo
- Jen estas malgranda listo por kompari la nombrojn de substantivoj de kelkaj lingvoj.
singulara | plurala |
---|---|
|
haroj/hararo
|
|
arbaro
(an)woods |
|
sunokulvitroj
|
tondilo
|
|
pantalono
|
|
morbilo
|
|
cirkelo
|
|
mono
|
|
horloĝo
|
|
Nederlando
|
|
Filipinoj
|
Kolektivaj substantivoj
redaktiEsperanto ofte uzas la kolektivan sufikson -ar por produkti grandan nombron da derivitaj vortoj.
Konkretaj kaj abstraktaj substantivoj
redakti- Konkretaj substancoj
- Tiuj, kiuj estas fizike realaj kaj pri kiuj oni povas konscii per almenaŭ unu senso.
- Abstraktaj substantivoj
- Tiuj, kiuj estas abstraktaj ideoj. Plejofte kreitaj per la sufikso -ec: boneco.
Referencoj
redakti- ↑ Wennergren, Bertilo (2016-05-26). Gramatika vortareto. PMEG. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2019-06-26 . “O‑vorto: Vorto kun la finaĵo O. Tradicie nomata ‘substantivo’”.
Vidu ankaŭ
redakti