Rapidmezurilo
ilo por mezuri rapidon de veturilo
(Alidirektita el Takimetro)
Rapidmezurilo aŭ rapidometro (aŭ evitinda takimetro)[1] estas mezurilo de rapido, kiun oni kutime uzas ĉe veturiloj (ĉu teraj, ĉu maraj, ĉu aeraj).
La unua elektrika rapidmezurilo estis inventita de Josip Belušić en 1888. Ĝi ekdisponeblis kiel aldonaĵo por veturiloj en la jaro 1900, kaj ekde 1910 ĝia instalado iĝis kutima.
La plej ofta mezurunuo uzata de rapidmezuriloj estas km/h (kilometroj je horo). En Britlando kaj Usono kutimis kaj parte daŭre kutimas unuo mejlo je horo (1 mph = 1.609 Km/h).
Bildaro
redakti-
Rapidmezurilo ĉe biciklo
-
Rapidmezurilo en aŭtomobilo
-
Rapidmezurilo en malnova buso
-
Rapidmezurilo en trajno