Teófilo Braga
Joaquim Teófilo Fernandes Braga (Ponta Delgada, Acoroj, 24 de februaro 1843 — Lisbono, 28 de januaro 1924) estis politikisto kaj verkisto de Portugalio. Lia debuto okazis en 1859, kiam li publikigis la libron Folhas Verdes (Verdaj folioj). Teófilo Braga elgradiĝis pri juro en Universitato de Koimbro. En 1865 li kaj Antero de Quental polemikis kontraŭ la prestiĝa poeto Castilho, okazaĵo kiam stariĝis la portugala literatura realismo. Post transloĝiĝo al Lisbono, en 1872, li instruis literaturon en la beletra kurso de la lisbona universitato. Li malavare verkis pri literatura historio, etnografio, poezio, fikcia prozo, eseo kaj pozitivisma filozofio.
Teófilo Braga (1843-1924) | |||||
---|---|---|---|---|---|
portugala verkisto kaj historiisto
| |||||
Persona informo | |||||
Teófilo Braga Joaquim Teófilo Fernandes Braga | |||||
Naskonomo | Joaquim Teófilo Fernandes Braga | ||||
Naskiĝo | 24-a de Februaro 1843 en Ponta Delgada, Acoroj, Portugalio | ||||
Morto | 28-a de Januaro 1924 en Lisbono, Portugalio | ||||
Tombo | Preĝejo de Sankta Engrácia vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Portugalio Reĝlando Portugalio vd | ||||
Alma mater | fakultato pri juro de la Universitato de Koimbro vd | ||||
Partio | Portuguese Republican Party (en) Democratic Party (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo universitata instruisto poeto filozofo politikisto dramaturgo verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Bocage: his life and literary epoch vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Politika agado
redaktiEkde 1878, jaro kiam li kandidatis al la ĉambro de deputitoj, li sin dediĉis al la politiko. Li partoprenis en diversaj rangoj de Respublika Partio.
En la 28-a de aŭgusto 1910 Teófilo Braga elektiĝis kiel deputito de Lisbono. Oktobre de la sama jaro li fariĝis prezidanto de la provizora registaro. En 1915 la portugala parlamento elektis lin kiel prezidanton de la respubliko. Tiu mandato daŭris de la 29-a de majo ĝis la 5-a de oktobro 1915.
Verkoj
redaktiPoezio
redaktiFikcio
redaktiEseo
redakti- As Teocracias Literárias - Relance sobre o Estado Actual da Literatura Portuguesa (1865)
- História da Poesia Moderna em Portugal (1869)
- História da Literatura Portuguesa [Introdução] (1870)
- História do Teatro Português (1870 - 1871)
- Teoria da História da Literatura Portuguesa (1872)
- Manual da História da Literatura Portuguesa (1875)
- Bocage, sua Vida e Época (1877)
- Parnaso Português Moderno (1877)
- Traços gerais da Filosofia Positiva (1877)
- História do Romantismo em Portugal (1880)
- Sistema de Sociologia (1884)
- Camões e o Sentimento Nacional (1891)
- História da Universidade de Coimbra (1891 - 1902)
- História da Literatura Portuguesa (1909 - 1918)