Tempobanko aŭ malofte tempa banko estas sistemo por interŝanĝi servojn por tempo. Anstataŭ uzi monon kiel mezurilon, oni uzas tempon, ekzemple horojn. Estas servo por interŝanĝi servon por servo aŭ por komplezoj. Ĝi stimulas kaj la sociajn rilatojn kaj la samecon inter ekonomiaj klasoj. Oni proponas ĉi tian ekonomion por solvi diversajn problemojn ekzistantajn en la merkata ekonomio, kiel komplementon aŭ eĉ alternativan merkaton. Nuntempe ĉi tiujn projektojn instigas la informa teknologio

Oni povas imagi ke homoj, ne bezonantaj tempon, jes bezonas tempon, kaj ili pretas peti monon. Ĉi-maniere, simile al la mona financa sistemo, ekzistas donado (ĉi-okaze de tempo).

Historio

redakti

Unu el la pioniroj eksperimenti pri la tempobanko estis la usonano anarkiisto Josiah Warren, kaj la fama Cincinnati Time Store (Tempo Vendejo de Cincinnati). Tiu projekto inspiris multajn anarkiistojn, ĉefe francojn kaj usonanojn.

Teorio

redakti

La "tempomonon" oni kreas per ambaŭflanka kredito: Ĉiu transakcio estas registrita kiel kredito kaj ŝuldo sur la konto de la partoprenantoj. En sistemo de tempobanko, aŭ tempomono, la tempo de ĉiuj gepartoprenantoj samvaloras, ne konsiderante ĉu de fakulo aŭ de komencanto. La tempomono rekonas kaj instigas reciprokan servon por la komunumo, rezistas inflacion sen monopolo, kaj havas ĉiam sufiĉan oferton, kiu ebligas komercon kaj kunlaboradon inter la gepartoprenantoj. Ofte, oni konsideras la tempobankojn kiel ilon por revivigi la komunumon.

Funkciado

redakti

La tempomono estas la nova monero, kiu solvas malpligrandigon de publika elspezo, sed sen ŝtata ekonomia agado. Tute male, ek al la ekonomia libero.

Tiu ĉi rimedo estas sufiĉe fleksebla en malgrandaj komunumoj (religiaj, vilaĝaj, urbaj aŭ rasaj, ekzemple). Ankaŭ la tribunalo por neplenaĝuloj sukcesis uzi ĝin.

La esperanta tempobanko

redakti

Per propra leĝo la Esperanta Civito iniciatis en 2011 la esperantan tempobankon. Ĝin administras retejo, funkcianta ekde la 8-a de marto 2013, honore al la virinoj, ĉar senatanino Perla Martinelli proponis la koncernan leĝon. La oficiala nomo de la esperanta tempobanko estas Pasvorta Reto.

Vidu ankaŭ

redakti