La tenajlo estas laborilo, speco de fera prenilo konsistanta el du krucigitaj pecoj, moveblaj kaj ligitaj per ŝraŭbo aŭ nito kaj uzata por firme teni, eltiri aŭ tranĉi, ekzemple eltiri najlojn aŭ tranĉi dratofadenon; per la aksa ŝraŭbo la forto koncentriĝas en antaŭvidita punkto. Etendebla tenajlo estas utila ilo por teni fortege elementojn kiujn normala pinĉiltenajlo ne kapablus tiom fikse elteni pro ties fiksa aperturo.

Tenajlo

Lignaĵista tenajlo

Lignaĵista tenajlo
Klasifiko serurista instrumentaro
Uzata por tenado, eltirado, tranĉado
Rilataj plattenajlo
vdr

Laŭ Francisko Azorín tenajlo estas Speco de fera tenilo, konsistanta el du krucigitaj pecoj, moveblaj laŭ kunliga bolto.[1] Li indikas etimologion el la latina tenacia, tenacula, el tenere (preni). Kaj li aldonas terminojn por tipoj de tenajloj, nome forĝotenajlo, lutotenajlo, pinĉotenajlo, levotenajlo.[2]

La ideo venis al homoj el observado de bestoj kiuj havas similajn ilojn kiel krifoj de rabobirdoj aŭ de katoj. Ankaŭ insektojkraboj povas posedi tenajlojn ĉe makzeloj.

Etendebla tenajlo

Krome oni povas uzi tiun vorton por milita signifo (du rotoj aŭ du armeoj kiuj kuniĝas el diferencaj flankoj en antaŭviditan punkton kontraŭ malamiko) aŭ por politika signifo, kiam du tre malproksimaj partioj ekzemple dekstruloj kaj maldekstruloj kuniĝas kontraŭ centran partion.

Senmanteliga tenajlo, foje dratnudigilo estas speciala tenajlo kiu uzeblas por forigi la izolaĵon de elektraj kabloj aŭ dratoj.

Referencoj

redakti
  • Millán Gómez, Simón. (2006) Procedimientos de Mecanizado. Madrid: Editorial Paraninfo. ISBN 84-9732-428-5.
  • PIV.
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 199.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ

redakti