Teri Fejes
Teri Fejes [fejeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejes Teri estis hungara aktoro, kantisto, komikisto.
Teri Fejes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 21-an de septembro 1902 en Torontáltorda (Hungara reĝlando) |
Morto | la 18-an de decembro 1994 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60pcs-0-54 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto |
Teri Fejes [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1902 (laŭ alia informo en 1905) en Hungara reĝlando en Torontáltorda (nuntempa Torda (Serbio)), ŝi mortis la 18-an de decembro 1994 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiTeri Fejes debutis kiel infana aktoro en 1911 en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi akiris diplomon en Priaktora Lernejo de la Tutlanda Societo Aktora en 1920. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Győr), en la sekvaj jaroj al pluraj teatroj. Inter 1923 kaj 1930 ŝi apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto), poste denove al diversaj teatroj, fine ŝi denove al Operetoteatro (1949-1955). Depost 1955 ŝi ludis en Gaja Scenejo ĝis 1966. En la 1930-aj jaroj ŝi estis populara subreto, dum 16 jaroj ŝi estis konstanta sceneja partnero de Gyula Kabos. Ŝi plurfoje edziniĝis, en la lasta geedziĝo en 1942 ŝi naskis filon. Ŝi ricevis la titolon "eterna membro" de Gaja Scenejo.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Mihály Eisemann: Miss Amerika - ĉefrolo
- Jenő Heltai: Naftalin - Manci
- Ferenc Molnár: Olympia - Lina
Filmaj roloj
redakti- Kacagó asszony (1930)
- A tettes ismeretlen (1957)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine