Thomas Edward Lawrence
Thomas Edward LAWRENCE, naskiĝinta la 16-an de aŭgusto 1888 en Tremadoc (Kimrio) kaj mortinta la 19-an de majo 1935 en Clouds Hill (Anglio), estis brita oficiro kaj agento, arĥeologo kaj verkisto. Li estis konata kiel Lawrence de Arabio (Laŭrenco de Arabio), interalie pro sia rolo en la Araba Ribelo dum la unua mondmilito. Pseŭdonimoj liaj estas T. E. Smith, T. E. Shaw kaj John Hume Ross.
Lawrence estis la dua el kvin filoj de baroneto Thomas Robert Tighe Chapman kaj Sarah Junner, infanvartistino en lia domo. Sarah Junner uzis la nomon de sia supozata patro, John Lawrence, kiun nomon ricevis ankaŭ la filoj.
T. E. Lawrence studis historion en Kembriĝo kaj en 1909 sola vojaĝis tra Sirio kaj Palestino por studi krucmilitistajn fortikaĵojn. La araban lingvon li lernis ĉe arĥeologiaj laboroj ĉe Karkemiŝ inter 1911 kaj 1914. En decembro 1914, post ekpartopreno de la Otomana Imperio en la unua mondmilito, Lawrence aniĝis en la brita sekreta servo en Kairo. Kiam en 1916 Husejn, ŝarifo de Mekao, ribelis kontraŭ la otomana sultano, Lawrence estis sendita kiel komunika oficiro al Fajzal, filo de Husejn. Li subtenis la gerilecan militon kontraŭ la imperio sub estreco de Edmund Allenby ĝis armistico en 1918. Li iĝis ano de la Honora Legio.
Post la milito Lawrence rifuzis publikan honoron, eĉ la Viktorian Krucon, kaj retiriĝis por verki libron pri siaj memorajoj, The Seven Pillars of Wisdom (la sep pilieroj de saĝo). En 1922 li por anonimiĝi alprenis la pseŭdonimon T. E. Shaw, sub kiu nomo li servis kiel senranga soldato en la brita aer-armeo ĝis 1935; post sia eksiĝo li ekloĝis en Cloud Hills en Dorset. La 13-an de majo 1935 li akcidentis per sia motorciklo kaj mortis pro siaj vundoj la 19-an de majo. Li estis ŝtathonore entombigita; lia tombo portas la devizon de la Universitato de Oksfordo: Dominus illuminatio mea (latine la sinjoro estas mia lumo).
En 1962 lia vivo estis filmigita kun la titolo Lawrence of Arabia.
Eksteraj ligiloj
redakti- Stanislavo Belov (2020-12-19) Lawrence la Arabia, fantomo el dezerto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2020-12-19. Alirita 2020-12-19 .