Tibor Szolnoki
Tibor Szolnoki [solnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szolnoki Tibor estas hungara aktoro, voĉoaktoro, kantisto. Lia edzino estas Andrea Zsadon.
Tibor Szolnoki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szolnoki Tibor |
Naskiĝo | la 20-an de februaro 1957 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1980) |
Familio | |
Edz(in)o | Andrea Zsadon (1986–) |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto |
Tibor Szolnoki [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1957 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiTibor Szolnoki jam dum la gimnaziaj jaroj aliĝis al teatra trupo en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1980. Post la diplomo li ricevis rolojn en Teatro Kisfaludy. Post 2 jaroj li estis fondinta membro de Teatro Rock en Budapeŝto. Ekde 1985 li estas membro de Operetoteatro (Budapeŝto), kie li pruvis ne nur sian talenton pri kanto, sed ankaŭ pri danco. En 1993 li fondis memstaran trupeton kun sia edzino, kiu same estas aktoro-kantisto. Ili ofte kantadas kune. Li ricevis premiojn en 1993 kaj 1999.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Franz von Suppé: Boccaccio (2002 en Operetoteatro)
- Mihály Eisemann: Hyppolit, la lakeo (teatra versio) - titolrolo
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő grafo Bóni (en Operetoteatro)
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - titolrolo Miska (en Operetoteatro)
- Thomas Stearns Eliot: Katoj - Tus, Gastrofar George (1983 en Teatro Madách)
- My Fair Lady - (2017 en Teatro Petőfi (Sopron) kaj Teatro Szigligeti (Szolnok))
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- Ki beszél itt szerelemről? (1979)
- Szívzűr (1982)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- A Dongó őrs kalandjai (1980)
- Kutyakomédiák (1992)
- Jóban Rosszban (serio, 2013) - Wágner Doktor
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Gianni Ansaldi kaj aliaj [2]
Muzikalbumoj
redakti- Sztárcsinálók (SLPX 17702)
- Farkasok (SLPX 17758)
- Krónikás (SLPM 17904-17905)