Tramtransporto en Padovo
Tramtransporto en Padovo (itale Tranvia di Padova) kiu ekfunkciis en Padovo la 24-an de marto 2007, estas publika transportlinio, administrata fare de Busitalia Veneto S.p.A., 55% posedata de Busitalia Nord kaj 45% de APS Padova. Male al tiu funkcianta ĝis la 1950-aj jaroj, ĝi ne estas klasika tramo, sed uzas gvidatan Translohr-sistemon sur pneŭoj. Tio signifas, ke la sistemo nomiĝas diverse tramo, tramo sur pneŭoj, metrotramo aŭ metrobuso (ĉi-lasta estas pli ĝusta nomo) por diferencigi ĝin de la klasika fervoja tramteĥnologio. Ĉiuokaze, la vojsignaloj adoptitaj estas tiuj de klasikaj tramoj.
Tramtransporto en Padovo | |
---|---|
Translohr STE3 en Padovo | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Padovo Italio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 24-a de marto 2007 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 10,3 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de stacioj | 25 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | Busitalia Veneto S.p.A. |
Ĝis nun, nur unu linio estas aktiva, nomita SIR 1, kun du pliaj linioj nomitaj SIR 2 (dezajnata) kaj SIR 3 (konstruata).