Federacie Administrataj Tribareoj

eksa administra regiono en Pakistano (1947–2018)
(Alidirektita el Tribaj areoj (Pakistano))

La Federacie Administrataj TribareojFederacie Regataj Tribujoj (FAT; en paŝtuna وسطي قبایلي سیمې، منځنۍ پښتونخوا; en urdua قبائلی علاقہ جات) estis duon-aŭtonoma triba regiono aŭ proponita provinco de Pakistano en nordorienta Pakistano, borde kun la pakistanaj provincoj Ĥajber-Paŝtulando kaj Baluĉistano oriente kaj sude, kaj kun la provincoj de Afganio nome Kunar, Nangarhar, Paktia, Ĥost kaj Paktika okcidente kaj norde. La Federacie Administrataj Tribareoj enhavis sep tribajn agentejojn (distriktoj) kaj ses landlimajn regionojn, kaj estis rekte regataj de la federacia registaro pere de speciala leĝaro nome la Limkrimaj Reguloj (LR).

Federacie Administrataj Tribareoj
Federacie Administrataj Tribareoj
FlagoBlazono

LandoPakistano

Koordinatoj33° N, 70° O (mapo)3370.16666667Koordinatoj: 33° N, 70° O (mapo)
ĈefurboPeŝavaro
- koordinatoj33° N, 70° O (mapo)3370.16666667Koordinatoj: 33° N, 70° O (mapo) [+]
Akvokolektejo27 220 km² (2 722 000 ha) [+]
Areo27 220 km² (2 722 000 ha) [+]

Loĝantaro4 452 913 [+]
Denseco163,59 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+05:00 [+]
ISO 3166-2PK-TA

Federacie Administrataj Tribareoj (Tero)
Federacie Administrataj Tribareoj (Tero)

Federacie Administrataj Tribareoj (Tero)
Federacie Administrataj Tribareoj (Tero)
DEC

Map
Federacie Administrataj Tribareoj

Vikimedia Komunejo:  Federally Administered Tribal Areas [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Distrikta mapo de Ĥajber-Paŝtulando (verde) kaj FAT aŭ FATA okcidente (violkolore).
Federacie Administrataj Tribareoj (FATA)

La teritorio estas preskaŭ ekskluzive loĝata de Paŝtunoj, kiu loĝas ankaŭ en la najbaraj Ĥajber-Paŝtulando kaj Afganio kaj estas islamanoj majoritate. Ĉefaj urboj de la teritorio estas Paraĉinar, Miranŝah, Razmak, Kaniguram, Ŭana, Kalaja, Landi Kotal, Galanai kaj Ĥaar.

En 2018 la Federacie Administrataj Tribareoj iĝis parto de la provinco Ĥajber-Paŝtulando.[1]

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. President signs 'Constitutional Amendment' to merge FATA with KP (angle). The Nation (2018-05-31). Arkivita el la originalo je 2018-05-31. Alirita 2020-01-19 .