Universitato de Norda Karolino
La Universitato de Norda Karolino (mll: UNC; angle University of North Carolina) estas la nomo de altlerneja sistemo ampleksanta ĉiujn 16 ŝtate posedatajn altlernejojn en la usona ŝtato Norda Karolino. El tiuj 15 konsistigaj lernejoj, sesopo nomiĝas "UNC-x" kie x=urbnomo. La plej malnova kaj prestiĝa, University of North Carolina-Chapel Hill, fondiĝis en 1789, kaj estas la plej malnova ŝtata universitato en Usono. La aliaj lernejoj estas:
kaj la konsistigaj lernejoj, kies propraj nomoj ne enhavas "University of North Carolina" estas
- Appalachian State University, en Boone
- East Carolina University en Greenville
- Elizabeth City State University en Elizabeth City
- Fayetteville State University en Fayetteville
- North Carolina Agricultural and Technical State University en Greensboro
- North Carolina Central University en Durham
- North Carolina School of the Arts en Winston-Salem
- North Carolina State University en Raleigh
- Western Carolina University en Cullowhee
- Winston-Salem State University en Winston-Salem
La prezidanto de la Universitato estas Erskine Boyce Bowles. La tuta sistemo nombras ĉirkaŭ 150 000 studentojn nediplomitajn, ĉirkaŭ 40 000 studentojn postdiplomajn, kaj pli ol 9 400 instruistojn.