Valença (Portugalio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valença (stacidomo). |
Valença, ofte konata kiel Valença do Minho (Valencio de Minjo), estas urbo de Portugalio en la nordo de la Distrikto Viana do Castelo, Norda regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo de la Supra Minho (NUTS III), kun proksimume 8000 loĝantoj en sia ĉefa urbokerno kaj 14 127 loĝantoj (2011) ene de sia municipa teritorio.
Valença | |||
---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio limurbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4930 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 127 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 121 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 2′ N, 8° 38′ U (mapo)42.02821-8.63388Koordinatoj: 42° 2′ N, 8° 38′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 117 km² (11 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valença, Portugal [+] | |||
Priskribo
redaktiĜi estas sidejo de la samnoma municipo kun 117,43 km² de areo kaj estas subdividita en 16 "freguesías" (paroĥoj aŭ submunicipoj). Limas oriente kun la municipo Monção, sude kun Paredes de Coura, okcidente kun Vila Nova de Cerveira kaj nordokcidente kaj norde kun Hispanio (municipo Tui en Galegio). De la 10a de februaro 2012, kune kun la hispana urbo Tui, ĝi formas eŭrop-urbon kiel signon de kunlaboro kaj integriĝo inter la du urboj ligitaj de du pontoj transirantaj la riveron Minjo.
Historio
redaktiEn la epoko de la Romia Imperio oni konkeris la areon dum la regadoj de la imperiestroj Aŭgusto Cezaro (63 a.n.e.-14 n.e.) kaj Julio Cezaro (100 a.n.e.-44 a.n.e.), inter 26 a.n.e. kaj 19 a.n.e. Post la epoko de la Romia Imperio, suevoj okupis la areon, kion poste dominis visigotoj.
Fine de la 11-a jarcento en la vilaĝo Ganfei naskiĝis Teotónio de Koimbro (1082), poste sanktuligita kiel la unua portugala sanktulo São Teotónio, nuna patrono de la municipo kaj iama konsilisto de la tiam juna D. Afonso Henriques, kiu iĝis pioniro de la sendependeco de Portugalio. Valença ricevis foruon de D. Sanĉo la 2-a , kun la tiama nomo Contrasta. Tio ŝanĝiĝis al la aktuala nomo en 1262. Foje oni nomis ĝin Valença do Minho.
Fakte dum jarcentoj ĝi iĝis fortikita urbo sur monteto dominanta la riveron Minjo trans kiu tute apuda hispana urbo Tui dominis la transriveran flankon.
Nuntempe estas ponto super la rivero kiu ebligas trafikon kaj eĉ piediradan transiron de unu lando al la alia.
La urbeton oni altigis al la kategorio de cidade (urbo) la 12an de junio 2009.
Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis malrapide el 15 000 en la jarcentkomenco ĝis pinto de 17 000 en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis elmigrado kaj malaltiĝo ĝis nunaj 13 000.
Submunicipoj
redaktiLa submunicipoj de Valença estas la jenaj:
- Boivão
- Cerdal
- Fontoura
- Friestas
- Gandra e Taião
- União das Freguesias de Valença, Cristelo Covo e Arão
- Ganfei
- Gondomil e Sanfins
- São Julião e Silva
- São Pedro da Torre
- Verdoejo
Vidindaĵoj
redakti- Fortikaĵo de Valença, konsiderata la plej granda fortikaĵo de Supra Minjo. Ĝi havas 5 km de murega perimetro, en kies interno estas aktiva historia urbokerno. En la aktualo temas pri turismo.
- Konvento de Ganfei
- Preĝejo de Santa Maria dos Anjos (Sankta Maria de la Anĝeloj)
- Preĝejo de Sankta Stefano
- Statuo de São Teotónio
- Internacia ponto
Fotaro
redakti-
Interno de la fortikaĵo
-
Vidaĵo super la rivero Minjo al la hispana urbo Tui
-
Pordego enireja al la fortikaĵo
-
Blazono de Portugalio sur alia pordego
-
Kanono
-
Monumento al Charles Lindbergh en Friestas, Valença
-
Murego de la fortikaĵo
-
Interno de la murego
-
Interno de la murego
-
Preĝejo en Valença
-
Azuleĥa fasado
-
Arkitekturaj detaloj en Valença
-
Survoje al Hispanio: skulptaĵo al printempo
-
Averta signalo pri fervojo
-
Konvento de Ganfei
-
Cerdal
-
Gandra
-
Valença
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Municipa oficiala retejo
- Pousada Valença do Minho Arkivigite je 2013-10-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Escola Secundária de Valença (mezlernejo)
- Valença Radio 91.7 - Radio
- A V Minho Buskompanio- busoj al Porto
- Autna Buskompanio- busoj al Vigo (Hispanio).
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Valença (Portugal) en la portugala Vikipedio.