Valeriano (planto)
Valeriano (latine Valeriana) estas genro el la subfamilio valerianoideoj de plantoj.
Valeriano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Valeriana officinalis
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiLa genro konsistas plejparte el plurjaraj herboj, kaj kelkaj arbustetoj kaj tufarbustoj - kun malgrandaj, rozaj aŭ blankaj floroj en cumoj ariĝintaj en apeksajn paniklojn aŭ korimbojn.
Specioj
redaktiEkzistas ĉirkaŭ 200 specioj de valeriano en la norda hemisfero, Andoj kaj suda Afriko.
Homaj uzoj
redaktiKelkaj specioj de valerianoj estas pororname kultivataj. La odoro de ilia rizomo allogas la katojn; tial ĝia sinonimo estas katherbo.