Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2024/Aŭgusto
Noto: La diskuteroj ĉi tie estas ordigataj laŭ la dato kiam finiĝis la diskuto, ne laŭ tio kiam ĝi komenciĝis.
Xxxxxxxxxxxxxxxxxx 8 7
redaktiSe pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 12 aŭgusto 2024 15:10
- Artikolo
- Xxxxxxxxxxxxxxxxxx (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- evidenta sensencaĵo, forigebla tuj
- Uzanto
- Moldur (diskuto) 15:29, 5 aŭg. 2024 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Ĉar ja estas evidenta vandalaĵo kaj ne utilis atendi ĝis la limdato, mi ĵus forigis la maltaŭgan "artikolon". --Tlustulimu (diskuto) 08:23, 7 aŭg. 2024 (UTC)
Dialekto castellanés 8 13
redaktiSe pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 5 aŭgusto 2024 11:18
- Artikolo
- Dialekto castellanés (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Fuŝlingva artikolo eĉ el la titolo, kun vorto el la hispana, dum en la hispana Vikio oni pridubas la enciklopediecon de la artikolo. La titolo mem estas dubinda, ĉar eĉ ne koincidas la itala nomo kun la sarda nomo, kiuj kun la ebla esperantigo estus tri ebloj (aŭ eĉ pliaj) por la titolo de artikolo de dubinda enciklopedieco, kies enhavo eble estus temo por la redakto de artikolo pri la loko, distrikto ktp.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 11:32, 29 jul. 2024 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Farite diskuto (sen subskribo) 13 aŭg. 2024
- Por: malbona lingva stilo kun multe da netradukitaj vortoj. Tlustulimu (diskuto) 15:06, 29 jul. 2024 (UTC)
- Por: Aidas (diskuto) 11:33, 31 jul. 2024 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
- Artikolo
- Palazzo Galmanini Portaluppi (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Mi ne povas trovi informojn pri tiu konstruaĵo ekster Vikipedio. Ekzistas nur unu alia artikolo en la hispana, kreita de la sama uzanto antaŭ du tagoj. La referencita fonto en la artikolo neniam mencias la palacon. Fine samtema artikolo estis forigita el la "simpla" anglalingva Vikipedio en junio (vidu tie).
- Uzanto
- Thomas Guibal (diskuto) 04:32, 19 aŭg. 2024 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- --sen subskribo taylor 49 21:08, 21 aŭg. 2024
- Komento: ekzistas ĉe 6 vikioj. Taylor 49 (diskuto) 19:20, 21 aŭg. 2024 (UTC)
- La artikolo estis kreita dum la lastaj tagoj en almenaŭ 4 el tiuj 6 vikioj, fare de la sama uzanto denove. La hispana versio, dumtempe, ankaŭ estis forigita.
- Laŭ Google Earth estas nenio interesa je la adreso 23 Viale Beatrice d'Este en Milano : nur banalaj ĉirkaŭurbaj domegoj. La tuta afero ŝajnas al mi falsaĵo kaj malica entrepreno. Thomas Guibal (diskuto) 03:59, 22 aŭg. 2024 (UTC)
- Memorigas pri simila blufo antaŭ du jaroj pri neekzistantaj italaj palacoj kaj familianoj de Napoli kaj Polli. Supozeble sama falsulo. - Moldur (diskuto) 05:59, 22 aŭg. 2024 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 19 aŭgusto 2024 22:45
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 19 aŭgusto 2024 22:06
- Artikolo
- La Casa sul Lago di Como (V Trienalo de Milano) (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Denove la fantomo de la Lago Komo; fuŝa artikolo, sen referencoj kaj sen ligo al iu ajn lingvo; ŝajne ne ekzistas eĉ en itala. Se iu akceptas solvi la misojn oni devus alinomi al Casa sul Lago, sed eble ne meritas la penon.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 22:06, 12 aŭg. 2024 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- --sen subskribo taylor 49 kani 10:50, 22 aŭg. 2024
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 2 septembro 2024 3:24
- Artikolo
- Villa Plinii (Lago de Como) (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Jen denove ege dubinda artikolo rilate al italaj konstruaĵoj kaj al la arkitekto Gualtiero Galmanini, fare de anonima uzanto. Ŝajnas, ke ne ekzistas vilao kun tiu preciza nomo en la areo. Freŝdate la sama artikolo estis forigita de la hispana vikipedio. Cetere alia artikolo pri la "racionalismo de la lago de Como", evidente de la sama uzanto, estis forigita en fr, kaj ties kreinto forbarita.
- Uzanto
- Thomas Guibal (diskuto) 03:38, 26 aŭg. 2024 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- --sen subskribo Kani 09:36, 26 aŭg. 2024 (UTC)
- Komento: Kaj la fuŝulo forbarita por unu jaro, ĉar li jam faris tiaĵojn ofte. --sen subskribo Kani 09:36, 26 aŭg. 2024 (UTC)
Esteban Navarro Soriano 8 30 23:52 h
redaktiSe pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 22 julio 2024 12:20
- Artikolo
- Esteban Navarro Soriano (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Mi ne precize proponas nepran forigon, sed avertas, ke en la origina hispanlingva versio okazas tro longa kaj akra debato pri ebla forigo de la artikolo, kiel mempropagando. En Esperanto, ĝi estas fuŝa kaj ja ŝajnas mempropagando: verkisto kiu eldonas mem siajn verkojn kaj oni premias lin en propraj konkurencoj. Kreis ĝin anonimulo en sia nura kontribuaĵo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 12:04, 15 jul. 2024 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- per tri kontraŭaj voĉoj kaj neniu pora lasita. Vidu la komentojn. ThomasPusch (diskuto) 23:52, 30 aŭg. 2024 (UTC)
- Komento: La artikolo estas malnova en kelkaj lingvoj. En multaj el ili la kreinto aŭ ofta partoprenanto estas la sama Kbemcap.--kani (diskuto) 21:35, 17 jul. 2024 (UTC)
- Komento: Mi aldonis intervikiojn, ŝajne tiu ĉi artikolo ekzistas en pluraj lingvoj. Eble ni atendu kaj vidu ĉu aliaj vikioj forigos ĝin. Goren (diskuto) 14:57, 20 jul. 2024 (UTC)
- Komento: Ĉiukaze mi aldonis ke temas nur pri artikola ĝermo, ĉar la teksto ekzistas nur el 5 malgrandaj frazoj kaj krome nur el listo. Tiel ĉi eblus toleri ĝin, se la aliaj vikioj same plu toleros ĝin. ThomasPusch (diskuto) 09:47, 24 jul. 2024 (UTC)
- Kontraŭ: Mi ne havas suspekton ke entute temus pri blufo, ĉar la referencoj konvinke pruvas la ĝustecon de la 5 frazoj de la artikola ĝermo. Ĝi estas lingve en ordo nun, ne enhavas dubindajn fanfaronaĵojn, kaj (reference al la supra propono de Goren) daŭre ekzistas en la alilingvaj versioj nun kiom antaŭ 4 semajnoj. Laŭ mi ne estus pruvigo buĉi la tekston. Aidas (diskuto) 16:33, 31 jul. 2024 (UTC)
- Kontraŭ: Mi ne trovis kialon por forigo. La lingvaĵo estas en ordo kaj ekzistas diversaj alilingvaj artikoloj pri la temulo. Tlustulimu (diskuto) 08:16, 7 aŭg. 2024 (UTC)
- Kontraŭ: Aliaj lingvoj daŭre havas la temon post ses semajnoj, vere la lingvaĵo estas en ordo kaj vere ne estas suspekto "ke entute temus pri blufo, ĉar la referencoj konvinke pruvas la ĝustecon de la 5 frazoj de la artikola ĝermo". ThomasPusch (diskuto) 23:52, 30 aŭg. 2024 (UTC)
Ajurveda medicino 8 30 23:55
redaktiSe pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 4 aŭgusto 2024 15:18
- Artikolo
- Ajurveda medicino (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- La artikolo havas averton, ĉar ĝi ne estas skribita per neŭtrala vidpunkto. Ankaŭ, ĝi estas duobla artikolo. Alia artikolo nomita Ajurvedo pritraktas la saman temon.
- Uzanto
- Alzinous (diskuto) 15:23, 28 jul. 2024 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- per kvin poraj voĉoj (kun la proponinto Alzinous) kaj neniu kontraŭa ThomasPusch (diskuto) 23:55, 30 aŭg. 2024 (UTC)
- Por: Savante materialon por Ajurvedo.--kani (diskuto) 11:21, 29 jul. 2024 (UTC)
- Por: Forigo aŭ alidirekto. Redundaĵo, reklamo. d:Q132325. Taylor 49 (diskuto) 14:21, 30 jul. 2024 (UTC)
- Por: Laŭ mia kompreno la titolo "ajurveda medicino" facile povas trakti specifan subfakon de "ajurvedo" kaj havi daŭran lokon kiel artikolo, same kiel ekz. "antropozofia medicino" estas specifa sub-temo de "antropozofio", sed mi same ne konvinkiĝas pri la nuna teksto kiu tro ripetas enhavon de la teksto "ajurvedo". Do mi subtenas la proponon de Kani savi materialon de la nuna teksto por enmeto en la artikolon "ajurvedo", kvankam mi NE samopinias ke la temoj principe identas, nur ke la nunaj tekstoj ne bone diferencigas la temojn. Aidas (diskuto) 11:32, 31 jul. 2024 (UTC)
- Forte por: Mi samopinias kun Aidas ke «la titolo "ajurveda medicino" facile povas trakti specifan subfakon de "ajurvedo" kaj havi daŭran lokon kiel artikolo». Sed tiu ĉi nuna teksteto "Ajurveda medicino" estas polemika tekstaĉo de subjektiva malŝatanto de la temo, kiu provas laŭeble miskreditigi kaj ofendi la temon (mi nomus ĝin "malreklamo", ne reklamo). Ĝi estas tute neakceptebla el groteske malneŭtrala vidpunkto. Krome ĝi estas nur mizera artikola ĝermo de ĉe mi nur 4 tekstolinioj, do forigi ĝin ne neniigos multan materialon. Ĝustas ke ekde oktobro 2012, ekde pli ol jardeko jam, ĝi ankaŭ citas neniun fonton, sed tio eĉ estas malpli grava kritiko ol la forta malneŭtraleco. Mi ĝojus se iam ekestus deca kaj konvinka teksto pri Ajurveda medicino aldone al la teksto Ajurvedo, sed la nuna teksto certe ne estas bazo de tia konvinka teksto. For! ThomasPusch (diskuto) 23:43, 30 aŭg. 2024 (UTC)
Phelan (Kalifornio) 8 30 23:58
redaktiSe pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 29 aŭgusto 2024 8:11
- Artikolo
- Phelan (Kalifornio) (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar estas aŭtomata traduko nepolurita kun fuŝaj referencoj
- Uzanto
- --kani (diskuto) 08:52, 22 aŭg. 2024 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- per tri poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa post paso de du tagoj post la semajna limdato ThomasPusch (diskuto) 23:58, 30 aŭg. 2024 (UTC)
Por: Thomas Guibal (diskuto) 09:10, 22 aŭg. 2024 (UTC)
Por: "nekorpigita komunumo" de 13000 homoj ne estas unu el 5 plej gravaj urboj de la Kantono San Bernardino, sed ne pravigeblus la grandega laborinvesto necesa por malfuŝigi la lingve tre povran tekston. ThomasPusch (diskuto) 22:52, 30 aŭg. 2024 (UTC)