Visconti
Visconti [viskOnti] estas itala familinomo, fama ekde la tempo kiam tiu familio regis Milanon dum la Mezepoko kaj la komenco de la Renesanco, de 1277 ĝis 1447. Ili estis senjoroj de Milano ĝis 1395, kiam la reĝo de la Sankta Romia Imperio Venceslao de Luksemburgo (1378 - 1400) donis al Gian Galeazzo Visconti la titolon de duko de Milano. La ĉefa branĉo de la Visconti dominis la politikan scenejon de la norda Italio ĝis fino de 1447, je la morto sen heredontoj de Filippo Maria Visconti. Poste regis la familio Sforza.
Visconti | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
nobela familio • Venetian patrician family | ||
Apero | 1277 vd | |
Fino | 1447 vd | |
Lando | Italio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Ottone Visconti vd | |
Branĉoj | House of Visconti di Modrone vd | |
Regadoj | ||
Senjoroj de Milano | ||
Dum | 1277 ĝis 1395 | |
Dukoj de Milano | ||
Dum | 1395 ĝis 1447 | |
Sekvanto | Dinastio Sforza | |
Ĉefepiskopo de Milano | ||
Dum | 1262-1295, 1342–1354, 1681-1693 | |
Papo de la katolika eklezio | ||
Gregorio la 10-a | ||
Dum | 1271 ĝis 1276 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La originoj
redaktiLa familianoj Visconti dum la periodo de sia pleja hegemonio kreis fantaziajn legendojn pri la propraj originoj. La kreado de fantaziaj genealogioj tiame estis moda, reale la originoj de la branĉo de la familio Visconti kiu dum jarcentoj regis Milanon estis multe pli prozecaj, nome la Visconti estis la senjoroj de Massino (aktuala Massino Visconti), eta vilaĝo ĉe la bordo de la Majora Lago, kie je la 12-a jarcento estis vasaloj de la arkiepiskopo.
Historie temis pri unu de la familioj de kapitanoj al kiuj la ĉefepiskopo Landolfo (978-998) donis feŭdojn, nome caput plebis. La dokumentaro pruvas, ke ĉirkaŭ 1157 la Visconti posedis la kapitanlando de Marliano (aktuala Mariano Comense). Jam tiam, eĉ antaŭ 1070, ili ekhavis la publikan postenon de visconte vicgrafo, kiu poste iĝos heredebla al maskloj (Biscaro, ASL, "I maggiori dei Visconti di Milano"). La vicgrafa blazono de serpento kiu englutas maŭron igos blazono de Milano. La familio subdividiĝis en diversaj branĉoj, kelkaj el kiuj havis feŭdojn malproksime de Milano, dum la milana branĉo descendis de Umberto, mortinto en la dua duono de la 12-a jarcento.
Lia filo Ottone (1207-1295) en 1262 iĝis ĉefepiskopo kaj dumlonge luktis kontraŭ la popola partio de Della Torre, kiun li venkis en Desio en 1277. La rezisto de la mala parto sendis la familion al ekzilo en 1302, sed en 1310, danke al helpo de Henriko la 7-a, la Visconti revenis en Milanon. La reago gelfa kaj papa devigis Mateon la 1-an al Abdiko favore de la filo Galeazzo la 1-a (1277-ĉ.1328) ĝis kiam tiu estis prizonulo de Ludoviko la Bavaro (1327). La dinastio estis sekvata de la idaro de Stefano, filo de Mateo, kies tri filoj Mateo la 2-a (1319-1355), Galeazzo la 2-a (1320-1378) kaj Bernabeo (1323-1385), famigis ĝin. Al Galeazzo la 2-a sukcedis en 1378 la filo Gian Galeazzo (1351-1402), kiu en 1385 enkarcerigis la onklon Bernabeon kies filino Caterina (morta en 1404) li edzinigis, kaj en 1395 estis farita duko de Milano de la imperiestro Venceslao. Dum lia filino Valentina (1366-1408) edziniĝis al Ludoviko de Valois, sukcedis la filo de dua geedziĝo Giovanni Maria (1389-1412).
En Milano
redaktiLo fortuno de la Visconti komencis fine de la 13-a jarcento, precize en 1262 kiam Ottone Visconti iĝis iom hazarde ĉefepiskopo de Milano. Tio koincidis kun la batalo de Desio (1277) kie la trupoj de Ottone venkis tiujn popolajn de Napoleone Della Torre, al kio sekvis nova hegemonio en Milano, kie Ottone komence helpis la aristokratan partion, sed poste nur solidigis la povon de siaj parencoj.
En 1287, post la detruo de Castelseprio kaj de la malvenko de Della Torre, Ottone sukcesis nomigi la familianon Matteo Visconti kiel "Capitano del popolo". Sed poste revenis Della Torre kaj Matteo Visconti ekziliiĝis. En 1310, profite de reamikigo fare de la imperiestro Henriko la 7-a, Matteo revenis, enpoviĝis kaj komencis la unuigon de Lombardio sekvota poste de ties sukcedontoj. Komence de la 14-a jarcento la Visconti estis jam konsiderataj Senjoroj de Milano.
La unuigo estis kompletata de Azzone Visconti (1302 - 1339), filo de Galeazzo, kiu adoptis strukturoj kiu kunordigis politike la teritoriojn en la manoj de la dinastio. En 1327, je la morto de la patro, restis kiel unika heredonto kaj kun la titolo de Vicario di Milano kaj la asocio de liaj onkloj Luchino Visconti kaj Giovanni Visconti, regis per ia speco de triumviraro.
Ĉe Giovanni Visconti, meze de la 14-a jarcento okazis la unua granda etendo de la posedaĵoj de la familio post la venko sur la Senjoroj de Verona kaj la submeto de Ĝenovo kaj Bolonjo.
Post la morto de Gian Galeazzo en 1402 la Duklando - kiu tiam havis la plej ampleksan teritorion - pasis al la filoj Giovanni Maria Visconti (mortinto en 1412) kaj Filippo Maria Visconti (mortinto en 1447), sed el la hegemonio, kiun Gian Galeazzo akiris perforte, tiuj apenaŭ kapablis konservi la plej malnovajn provincojn.
La linio de la Dukoj de Milano finis en la maskla fadeno je la morto de Filippo Maria en 1447 kaj la Duklando pasis (post la mallonga sperto de la Aurea Repubblica Ambrosiana al Francesco Sforza, kiu estis edzo de la neleĝa filino de Filippo, Bianca Maria Visconti. Laŭ la leĝa ina linio, la Valois-Orleans, idaro de Valentina Visconti, fieris havi rajtojn sur Milano, kiujn ili postulis antaŭ Ludoviko la 12-a de Francio komence de la 16-a jarcento.
De Uberto Visconti frato de Mateo la 1-a devenis la branĉo de la Visconti de Modrone, el kiuj devenas la reĝisoroj Luchino Visconti kaj Eriprando Visconti.
Genealogia arbo
redaktiGenealogio de la familio Visconti Idaro de Uberto Visconte (morto meze de 13-a jarcento) |
|
-
Blazono de la Visconti kun la "bazilisko"
-
Blazono de la Visconti en Villa Corvini en Parabiago
-
Blazono de la Visconti uzata kiel blazono de Milano ĉe la Stazione Centrale di Milano
Bildaro
redakti-
Ottone Visconti
(1207-1295) -
Mateo la 1-a
(1250-1322) -
Galeazzo la 1-a
(1277-1328) -
Luchino
(1287-1349) -
Stefano Visconti
(1287-1327) -
Giovanni Visconti
(1290-1354) -
Azzone Visconti
(1302-1339) -
Mateo la 2-a
(1319-1355) -
Galeazzo la 2-a
(1320-1378) -
Bernabò Visconti
(1323-1385) -
Gian Galeazzo
(1351-1402) -
Giovan Maria
(1388-1412) -
Filippo Maria
(1392-1447) -
Bianka Maria
(1425-1368) -
Federiko Visconti
(1617–1693)
Vidu ankaŭ
redakti- Della Torre
- Sforza
- Historio de Milano
- Listo de registoj de Milano
- Batalo de Desio
- Batalo de Parabiago
- Luchino Visconti
- Allegra Agnelli, filantropino, filino de Anna Visconti de Modrone