Ofendo estas tio, per kio oni ofendas, do kolerigas aŭ ĉagrenas iun, malrespektante ties dignon.

Ofendo
Ofendo
Ofendo
Aliaj projektoj
Ofendo en Vikipedio
Ofendo en Komuneja kategorio
Ofendo en Vikivortaro
Citaĵo
« Foresto de ofendo estas plej bona defendo»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Tie kie homoj laboregas de matene ĝis nokte por nutri sin, ili pro nenio ofendiĝas kaj pri nenio revas. Unu el kialoj de nerevoluciemo de la ĉinaj amasoj radikas en tio, ke en Ĉinio por la plej minimuma ekzistado necesas neimagebla penado. Intensa lukto por vivo influas al la homoj “pli efike ol dinamike”[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Eĉ kaze de justaj pretendoj, nia malamo devenas plej malmulte el la vere farita al ni ofendo, ol el konscio de nia senpoveco, nia neplenvaloreco kaj malkuraĝo, alivorte dirite: el malestimo al ni mem. Kiam ni sentas nin pli altaj ol niaj turmentantoj, ni malestimas ilin, eĉ kompatas, sed ne malamas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ofte ofenditaj de iu, ni komencas malami tute ne komplican al tiu alian homongrupon da homoj. La rusoj, timigitaj de la sekreta polico de Stalin, facile ekflamas je malamo kontraŭ kapitalismaj “bruligantoj de la milito”; la germanoj, subpremitaj de la Versajla traktato, venĝis eksterminte la judojn; la zuluoj, subpremitaj de la buroj, buĉas la hindojn; la blankaj pleboj, ekspluatataj de politikistaĉoj de la Sudo, linĉas la nigrulojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Citaĵo el: Heiden Konrad. Der Fuehrer. 1944. p. 30.