Okcidenta civilizacio

(Alidirektita el Okcidento)

Okcidenta civilizacio estas la civilizacio, kiu evoluis en Eŭropo post la falo de la Romia imperio.

Okcidenta civilizacio
Okcidenta civilizacio
Okcidenta civilizacio
Aliaj projektoj
Okcidenta civilizacio en Vikipedio
Okcidenta civilizacio en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Jean Baudrillard

redakti
 
« Tute evidentas ke la Okcidento ekrevis pri islama rekonstruado surbaze de absolute nova modelo, realigita en Orienta Eŭropo — pri demokratio, senhalte instaliĝanta en la landoj, venkitaj de la fortoj de la Bono»
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
 
« Cetere ĉiuj strategioj de publika sekureco estas nura daŭrigo de la teroro. Kaj vera venko de la terorismo estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem… »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
 
« Tiu kontraŭstaro (inter la tutmonda kaj la neordinara) povas esti komprenita nur en lumo de simbola sindevigo. Por kompreni malamegon de la ekstera mondo al la Okcidento necesas ŝanĝi vidangulon. Tio estas ne malamego de tiuj, de kiuj oni forprenis ĉion kaj redonis nenion, pli ĝuste tio estas malamego de tiuj al kiuj oni donis ĉion tiel ke ili ne povu tion redoni. Sekve tio estas ne malamego de ekspropriitoj kaj espluatatoj, tio estas malamego de humiligitoj kaj ofenditoj. Kaj nome al tio la terorismo respondis la 11-an de septembro: humiligon kontraŭ humiligo. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
 
« Diferenco estas en tio, ke aliaj kulturoj pereis pro sia unikeco kaj tio estas bela morto, dum ni mortas pro la perdo de ajna unikeco, pro neniigo de ĉiuj niaj valoroj, kaj tio estas malbona morto. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
 
« Se rememori teorion de katastrofoj, mi dirus ke la okcidenta sistemo eniras fazon de entropio, ĝia energio elĉerpiĝas. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002]

Viktor Frankl

redakti
 
« Ĉar la “okcidenta homaro foriris de pastro al kuracisto, de animzorganto al animkuracanto”, kiel diris Gebsattel, psikoterapio ekhavis vic-reĝan rolon»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« [...] priskribita de Gebsattel “foriro de la okcidenta homaro de animprizorganto al neŭrokliniko” estas nediskutebla fakto, de kiu nek pastro sin kaŝos, nek psikoterapeŭtoneŭropatologo ĝin rifuzos. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]

Eric Hoffer

redakti
 
« Petro la Granda ne cedis al plejparto de la plej sukcesaj revoluciaj kaj naciaj gvidantoj je celkonscio, je potenco kaj senkompato. Sed en sia ĉefa celo — transformi Rusion je la okcidenta ŝtato — li fiaskis. Kaŭzo de lia fiasko estis en tio, ke li ne fajrigis animojn de la rusaj amasoj per aktiva entuziasmo. Li ne konsideris tion necesa aŭ ne sciis, kiel fari sian celon la “sankta afero”. Ne mirindas ke la revoluciuloj-bolŝevistoj, likvidinte la lastan caron Romanovon, tuj eksentis iun parencecon al Petro, kvankam li estis la caro. Lia celo iĝis ilia celo, kaj ili esperas sukcesi tie, kie li fiaskis. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Nemalfacilas kompreni kial Usono kaj Anglio (aŭ alia okcidenta demokratio) ne povis ludi senperan kaj gvidan rolon en vekiĝo de la aziaj landoj de postresteco kaj inercio: la demokratioj aŭ malinklinas aŭ malkapablas fajrigi spiriton de renaskiĝo en milionoj da azianoj. Helpo de la okcidentoj demokratioj al la vekiĝo de la Oriento estis malrekta kaj certe senintenca. Ili fajrigis en la Oriento entuziasmon de indigno kontraŭ la Okcidento. Tiu kontraŭokcidenta pasio nun vekas la Orienton de dormo dum jarcentoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« En la industriigita okcidenta mondo la familio malfortiĝis grandparte sub influo de ekonomiaj faktoroj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Malkontento, aperinta en postrestintaj landoj dum kontaktoj kun la okcidenta civilizacio estas ĉefe ne indigno kontraŭ eksterlanda ekspluato. Tio estas pli verŝajne sekvo de malfortiĝo aŭ detruo de tribaj ligoj kaj de komunuma vivo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Naciismaj movadoj en koloniigitaj landoj parte estas esprimo de strebo al grupa ekzistado kaj fuĝo de la okcidenta individuismo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Por la Okcidento verŝajne estus tre bone, se kreado de la ekstremaj socialaj eksperimentoj estus komplete taskigita al etaj ŝtatoj kun homogena kultura loĝantaro. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Samuel P. Huntington

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Kontraŭstaro inter Civilizacioj.
 
« Unueco de ne-Okcidento kaj dikotomeco “Oriento – Okcidento” estas mitoj kreitaj de la Okcidento. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Anstataŭ esprimo “Oriento kaj Okcidento” pli konvenas uzi “Okcidento kaj la aliaj”, kio almenaŭ supozigas ekzistadon de pluraj ne-Okcidentoj. La mondo estas tro malsimpla por ke oni povu en plejparto de la kazoj simple dividi ĝin ekonomie je la Nordo kaj Sudo kaj kulture — je la Oriento kaj Okcidento. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Do la Okcidento inkluzivas Eŭropon, Nordamerikon kaj ankaŭ landojn enloĝatajn de enmigrintoj el Eŭropo, do Aŭstralion kaj Nov-Zelandon»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento estas la sola civilizacio, kiu difinas sin laŭ kompasdirekto, ne laŭ nomo de iu popolo, religio aŭ geografia regiono. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento konkeris la mondon ne pro supereco de siaj ideoj, valorojreligio (al kiu estis konvertita nur malgranda kvanto de reprezentantoj de aliaj civilizacioj), sed ĉefe per supereco je aplikado de organizita perforto. Loĝantoj de la Okcidento ofte forgesas tiun ĉi fakton; loĝantoj de ne-Okcidento neniam forgesos tion. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Fine de la 20-a jarcento la Okcidento transiris de la fazo de militanta ŝtato kiel etapo de civiliza evoluo al la fazo de universala ŝtato. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Neniu alia civilizacio naskis sufiĉe gravan politikan ideologion. Okcidento siavice neniam naskis ĉefan religion. Ĉiuj ĉefaj religioj naskiĝis en ne-okcidentaj civilizacioj kaj plejparte pli frue ol la okcidenta civilizacio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum la mondo foriras de la dominado de la Okcidento, foriras ideologioj kiuj simbolis la malfruan okcidentan civilizacion, kaj ilian lokon okupas religiaj kaj aliaj formoj de kultura identeco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ne-Okcidentoj konsideras okcidenta tion, kion la Okcidento konsideras universala»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La okcidenta civilizacio ekformiĝis en la 8-a9-a jarcentoj kaj akiris specifajn trajtojn en sekvaj jarcentoj. Okcidento estis la Okcidento longe antaŭ ol ĝi iĝis moderna. Centraj karakterizoj de la Okcidento, kiuj diferencigas ĝin de la aliaj civilizacioj, aperis antaŭ ĝia moderniĝo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidenta kristanismo, unue katolikismo, kaj poste katolikismo kaj luteranismo, estas sendube la plej grava historia specifaĵo de la okcidenta civilizacio. Dum plejparto de la unua jarmilo tio, kio nun estas konata kiel la okcidenta civilizacio, nomiĝis okcidenta kristanismo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento diferenciĝas de plejparto de la aliaj civilizacioj per sia plurlingveco. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento estas la sola civilizacio, kiu havas gravajn interesojn en ĉiuj aliaj civilizacioj aŭ regionoj, kaj ankaŭ havas eblecon influi la politikon, ekonomion kaj sekurecon de ĉiuj aliaj civilizacioj aŭ regionoj. Socioj el la aliaj civilizacioj kutime bezonas helpon de la Okcidento por atingi siajn celojn aŭ defendi siajn interesojn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Por leviĝo de la okcidenta povego necesis 400 jaroj. La falo povus daŭri same longe. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Falo de la Okcidento ankoraŭ troviĝas en la unua, malrapida fazo, sed en iu momento ĝi povos draste akceli. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Malsame ol multaj aliaj civilizacioj, la Okcidento havas du centrojn de la potenco. Falo komenciĝinta en 1900, kiun atestis Hedley Bull, estis fakte la falo de la eŭropa komponanto de la okcidenta civilizacio… Tamen en 1940 komenciĝis la usona fazo de la okcidenta dominado… »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kiam teritoria ekspansio de la Okcidento atingis sian apogeon en 1920, ĝi rekte regis teritorion je ĉirkaŭ 25,5 milionoj da kvadrataj mejloj — preskaŭ duonon de la tera surfaco. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En 1900 loĝantoj de la Okcidento konsistigis ĉirkaŭ 30% de la suma loĝantaro de la mondo kaj okcidentaj registaroj regis preskaŭ 45% de la loĝantaro (en 1920 tiu cifero kreskis ĝis 48%). En 1993 okcidentaj registaroj regis, escepte de etaj restaĵoj de la imperio kiel Honkongo, nur loĝantojn de la Okcidento. Loĝantaro de la Okcidento konsistigis iom pli ol 13% de la homaro kaj komence de la sekva jarcento ĝia parto devos reduktiĝi ĝis 11%, kaj poste ĝis 10% en 2025. Laŭ suma nombro de loĝantaro la Okcidento okupis en 1993 la kvaran lokon post la sina, islama kaj hinda civilizacioj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …industriigo de la Okcidento sekvigis malindustriigon de la alia mondo. En 1913 produktado de varoj de prilabora industrio de neokcidentaj landoj estis egala al proksimume du trionoj de tiu indico en 1800. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En 1980 parto de la Okcidento en fabrikado de produktoj de prilabora industrio estis 57,8% de tiu tutmonda kaj estis proksimume egala al la indico, atingita antaŭ 120 jaroj, en la 1860-aj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Samtempe kun malkresko de la okcidenta povo malkreskas ankaŭ kapablo de la Okcidento trudi okcidentajn imagojn pri homaj rajtoj, liberalismo kaj demokratio al la aliaj civilizacioj, kaj ankaŭ malkreskas allogeco de tiuj ĉi valoroj por la aliaj civilizacioj. Ĝi jam malkreskis. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Historie la Okcidento havis kutime kelkajn akso-landojn; nun ĝi havas du aksojn: Usono kaj franca-germana akso en Eŭropo, plus drivanta inter ili aldona povocentro forme de Britio. Islamo, Latinameriko kaj Afriko ne havas akso-landojn. Parte tio klarigeblas per imperiismo de la okcidentaj potencoj, kiuj estis kundividantaj Afrikon, Proksiman Orienton kaj en antaŭaj jarcentoj malpli grandskale ankaŭ Latinamerikon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …la ĉefa problemo en rilatoj inter la Okcidento kaj la aliaj iĝis malkongruo inter streboj de la Okcidento — speciale de Usono — trudi universalan okcidentan kulturon kaj ĉiam malkreskanta kapablo fari tion. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kio por la Okcidento estas universalismo, por la restaj estas imperiismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento provas kaj plu provos konservi sian altan pozicion kaj defendi siajn interesojn, nomante ilin interesoj de la “monda komunumo”. Tiu esprimo iĝis eŭfemismo (anstataŭiginte “liberan mondon”) kaj celas krei iluzion de laŭleĝeco en okuloj de la tuta mondo por la agoj spegulantaj interesojn de Usono kaj aliaj okcidentaj potencoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Helpe de la Internacia Mona Fonduso kaj aliaj ekonomiaj institucioj, la Okcidento subtenas siajn ekonomiajn interesojn kaj devigas la aliajn landojn realigi tiun ekonomian politikon, kiun ĝi konsideras akceptebla. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Homoj de ne-Okcidento ankaŭ ne perdas eblecon montri al malkongruo inter la principoj kaj agoj de la Okcidento. Hipokriteco, duoblaj normoj, ŝatata esprimo “jes, sed…” — jen la prezo de pretendoj pri universalismo. Jes, ni subtenas demokration, sed nur se ĝi ne venigas al potenco islaman fundamentismon; jes, principo de nedisvastigo [de nukleaj armiloj] devas koncerni Iranon kaj Irakon, sed ne Israelon; jes, libera komerco estas eliksiro de ekonomia kresko, sed nur ne en agrikulturo; jes, homaj rajtoj estas problemo en Ĉinio, sed ne en Sauda Arabio; jes, necesas urĝe rebati agreson kontraŭ la naftoriĉa Kuvajto, sed ne atakon kontraŭ la sennaftaj bosnianoj. Duoblaj normoj en praktiko estas neevitebla prezo de universalaj normaj principoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento nun evidente eliras el fazo de konflikto. Okcidenta civilizacio iĝas zono de sekureco; militoj ene de la Okcidento, sen kalkuli foje okazantajn Moruajn militojn, estas fakte neimageblaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento transformiĝis je matura socio kaj ĝi eniras la epokon, kiun estontaj generacioj, laŭe al ripetanta skemo de evoluo de civilizacioj, estos rememorantaj kiel “oran epokon”, kiel periodon de paco… »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Se Usono malokcidentiĝos, la Okcidento ŝrumpos ĝis Eŭropo kaj kelkaj transoceanaj landoj malmulte enloĝataj de eŭropaj koloniistoj. Sen Usono la Okcidento transformiĝos je tre eta, malaperanta parto de la monda loĝantaro sur la eta kaj malgrava duoninsulo ĉe finaĵo de la grandega Eŭrazia kontinento»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidenta universalismo estas danĝera por la mondo, ĉar ĝi povas sekvigi grandan intercivilizan militon inter la akso-ŝtatoj kaj ĝi estas danĝera por la Okcidento, ĉar ĝi povas sekvigi malvenkon de la Okcidento. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …okcidenta civilizacio estas valora ne pro tio ke ĝi estas universala, sed pro tio ke ĝi estas unika. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger

redakti
 
« Nova ŝtata sekretario de Dwight D. Eisenhower, John Foster Dulles traktis konflikton Oriento – Okcidento kiel moralan problemon kaj strebis eviti intertraktojn pri preskaŭ ĉiuj aferoj ĝis okazos radikala transformiĝo de la sovetia sistemo… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri parolado de Bill Clinton en januaro 1994] Klarigante kial Usono ne bonvenigas akcepton de Pollando, Hungario, Ĉeĥio kaj Slovakio al NATO, li asertis ke la Nordatlantika alianco ne povas “fari novan dividlinion inter la Oriento kaj la Okcidento, kiu per si mem iĝos antaŭsigno de novaj konfrontiĝoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Marshall McLuhan

redakti
 
« …ni konfuzis racion kaj skribon, kaj raciismon — kun unusola teknologio. Do al la laika Okcidento en la elektra epoko ŝajnas ke homo iĝas neracia. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Skribo kreas oble pli simplajn tipojn de homoj kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj parolaj socioj. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan okcidentan mondon, dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La fonetika kulturo ja donas al la homoj rimedojn de subpremado de iliaj sentoj kaj emocioj ĉe ekpartopreno en agado. Agi sen reagi al io ajn kaj sen engaĝiĝi — tio estas specifa atingo de la okcidenta skriba homo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« En teatro, balo, futbala matĉo, preĝejo ĉiu individuo ĝuas ĉeeston de ĉiuj aliaj. Ĝuo pro ĉeestado en amasoj konsistas en tiu ĝojo pro kresko de nombro, kies ekziston oni jam delonge supozis ĉe legopovaj membroj de la okcidenta socio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Naciismo estis nekonata al la okcidenta mondo ĝis la Renesanco, kiam Gutenberg ebligis ekvidi la gepatran lingvon en unuforma vesto»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Neskribaj kaj nevidaj kulturoj interesiĝas ĉefe pri internaj ol pri eksteraj kaŭzoj. Pro tio la skriba Okcidento vidas la tutan restan mondon kiel ĉenitan per dense plektita araneaĵo de superstiĉoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Carl Gustav Jung

redakti
 
« La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propran virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
 
« ...la okcidenta civilizacio troviĝas sub la povo de la sama mitologio. Senkonscie ni domaĝas la samajn superstiĉojn, karesas la samajn esperojn kaj atendojn. Ni same kredas je la bonstata ŝtato, je la universala paco, je egaleco de la homoj, je la neŝanceleblaj homaj rajtoj, je la justeco, je la vero kaj (ne diru tion tro laŭte) je la Dia Reĝlando sur la tero. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
 
« ...ĉiuj okcidentaj demokratioj havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj malamikoj kaj je la neceso de interna paco»
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro

Carrol Quigley

redakti
 
« Okcidenta civilizacio ne ekzistis ĉirkaŭ 500 jaroj k.e; ĝi ekzistis en plena disfloro ĉirkaŭ 1500 k.e. kaj estonte ĝi certe ĉesos ekzisti antaŭ 2500 k.e. »
— Carroll Quigley, The Evolution of Civilizations: An Introdution to Historical Analysis [1979]
 
« Meze de la 1990-aj ĉe la Okcidento estis rimarkeblaj pluraj karakteraj trajtoj, propraj al matura civilizacio ĉe la sojlo de putrado. »
— Carroll Quigley, The Evolution of Civilizations: An Introdution to Historical Analysis [1979]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Trafas la okulojn strebo al formiĝo de gigantaj duoblaj amasoj, nomantaj sin laŭ la mondopartoj — la Oriento kaj la Okcidento. Ili ĉion ensorbas en sin kaj kio estas ne ensorbita de ili, tio estas eta kaj senpova. Stulta kontraŭstaro de tiuj ĉi duoblaj amasoj, ilia armiteco ĝis dentoj kaj baldaŭ eĉ ĝis la Luno, vekis en la mondo apokalipsan timon: la milito inter ili povas neniigi la homaron. Tamen okazis, ke tendenco de la multigado tiom fortiĝis, ke la milito subiĝis al ĝi — ĝi estas nura ĝena obstaklo. La milito kiel rimedo de la rapida multigado elĉerpis sin per eksplodo de la arkaiko en Germanio en la tempo de nacional-socialismo kaj, nun povas esti certaj, malaperis por ĉiam. Ĉiu lando nun montras emon gardi sian produktadon pli atente ol siajn civitanojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kio okazus al la okcidenta mondo se Rusio ne haltigus kaj nek absorbus la mongolan invadon? Dum pli ol du jarcentoj da humiligado kaj mallibero ĝi estis forstrekita el la historio, dum en la Okcidento popoloj ĝuis luksaĵon de internaj kvereloj. Se ĝi povus evolui senobstakle, ĝi iĝus la ŝtatego de la unua rango jam komence de la Nova Epoko; en la 16-a aŭ la 17-a jarcentoj ĝi povus iĝi tio, kio ĝi iĝis nun. Sed kio pri la Okcidento? Eble ĝi hodiaŭ estus ortodoksa kaj en Romo anstataŭ la Sankta Seĝo sidus la Sankta Sinodo. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la nacia ideo. Kaj estus oble malpli utopie kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la 11-a jarcento la unuecan Hispanion. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la Okcidento gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Kiel montris Max Weber, la bazo de la nuntempa kapitalisma evoluo de la okcidenta mondo iĝis urba meza klaso»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Uzado de la terminoj “Oriento” kaj “Okcidento” por marki geografiajn areojn estas misgvida kaj etnocentra. “Nordo” kaj “Sudo” havas komune akceptitajn elirpunktojn — en polusoj. Al la nocioj “Oriento” kaj “Okcidento” tiaj bazaj punktoj mankas. La demando konsistas en jeno: oriento kaj okcidento de kio? Ĉio dependas de tio, kie vi staras. Evidente “Okcidento” kaj “Oriento” origine rilatis al okcidenta kaj orienta partoj de Eŭrazio. De vidpunkto de usonano tamen Foran Orienton necesas nomi Fora Okcidento. Plejparton de la ĉina historio Okcidento signifis Hindion dum en Japanio “okcidento” kutime signifas Ĉinion»
— William E. Naff, Reflections on the Question of ‘East and West’ from the Point of View of Japan // Comparative Civilizations Rewiew [1986]

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

  1. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).