La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Los Rosales estas fervoja stacio situanta en la hispana komunumo Tocina en la provinco Sevilo, aŭtonoma komunumo Andaluzio. Ĝi konsistigas fervojan vojkruciĝejon kie la linioj Alcázar de San Juan-Cádiz kaj Mérida-Los Rosales kruciĝas, cirkonstanco dank' al kiu ĝiaj instalaĵoj tradicie ĝuis certan gravecon. La stacio havas servojn de Mezlonga Distanco kaj estas parto de linioj C-1 kaj C-3 de la reto de Proksimaĵoj Sevilo. Krome, la instalaĵoj ankaŭ plenumas loĝistikajn funkciojn, kun larĝa areo de vojoj por manovroj.