Pesto
Pesto | |
---|---|
malsano | |
Pesto estas epidemia malsano, kiu mortigis trionon de la homaro en Eŭropo kaj kvantegon sur aliaj kontinentoj en la mezepoko. Ĝin kaŭzas la Jersina bacilo (Yersinia pestis).
La plej konata inter la unua priskribitaj epidemioj okazis en la jaroj 551—580; pro ĝi mortis ĉirkaŭ 20-25 milionoj da homoj en Proksima Oriento. La lasta eŭropa epidemio okazis, kiel oni konsideras, en Rusio (suda Uralo kaj nordaj bordoj de la Kaspia maro, 1877–1889); tiam efikaj kontraŭpestaj (karantinaj kaj higienaj) penoj reduktis la kvanton de mortintoj ĝis ĉirkaŭ 420 homoj. La lasta granda epidemio de pesto okazis en Azio (Ĉinio kaj Barato) ekde 1855, mortiginte ĉirkaŭ 12 milionojn da homoj.
Vakcinon kontraŭ pesto kreis en 1896 rusia judo Waldemar Haffkine aŭ Waldemar Mordechai Wolff Haffkine. Li multe aktivis en Barato, tiam brita kolonio, savinte multajn milojn da homoj. Pro tio li ricevis en 1897 ordenon de la Hinda Imperio de la reĝino Viktoria mem.
Baciloj de pesto plu ekzistas en naturo, kie ĝin portas diversaj animaloj. Rimarkinde, tiaj animaloj forestas en Eŭropo kaj Aŭstralio.
Waldemar Haffkine aŭ Waldemar Mordechai Wolff Haffkine [Valdemar Mordeĥaj Volf Hafkine], jen en germanlingva literumo, en la rusa Мордехай-Вольф Хавкин [Mordeĥaj-Volf Ĥafkin] (naskiĝis la 15-an de marto 1860 en Odeso,[1] Rusia Imperio - mortis la 26-an de oktobro 1930 en Laŭzano, Svisio) estis rusijuda bakteriologo, kies kariero estis damaĝita en Rusio ĉar "li malakceptis konvertiĝi al Rusia Ortodoksismo."[2] Li elmigris kaj laboris ĉe la Institut Pasteur en Parizo, kie li disvolvigis la kontraŭĥoleran vakcinon kiun li aplikos sukcese en Hindio. Li estis agnoskita kiel la unua mikrobiologo kiu disvolvigis kaj uzis vakcinojn kontraŭ ĥolero kaj bubona pesto. Li provis siajn vakcinojn sur si mem.
Okazoj
[redakti | redakti fonton]En kulturo
[redakti | redakti fonton]La fama kanto O du lieber Augustin naskiĝis en 1679 en Vieno, trafita de pesta epidemio. Laŭ legendo ĝin verkis baladisto Marx Augustin, kiu en ebriega stato pasigis nokton en amastombo, tamen postvivis tion[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Waldemar Haffkine: Pioneer of Cholera Vaccine. EDYTHE LUTZKERAND kaj CAROL JOCHNOWITZ. American Society for Microbiology Arkivigite je 2012-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Rats, fleas and men; Anthony Daniels on how the secret of bubonic plague was found.de Anthony Daniels. Sunday Telegraph (Londono). p. 14. 25a de Aŭgusto, 2002.
- ↑ Stanislavo Belov (2018-06-17) Vieno: morna preĝejo kaj bela promenejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Damaĝa organismo
- Infekto
- Kvaranteno
- Nigra pesto
- La Peste, franca romano