Saltu al enhavo

Sergej Tanejev: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pl:Siergiej Iwanowicz Taniejew
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Sergei Taneiev
Linio 93: Linio 93:
[[fr:Sergueï Taneïev]]
[[fr:Sergueï Taneïev]]
[[he:סרגיי טאנייב]]
[[he:סרגיי טאנייב]]
[[it:Sergei Taneiev]]
[[ja:セルゲイ・タネーエフ]]
[[ja:セルゲイ・タネーエフ]]
[[nl:Sergej Tanejev]]
[[nl:Sergej Tanejev]]

Kiel registrite je 18:21, 31 maj. 2009

SergejTanejev

Sergej Ivanoviĉ TANEJEV (ruse : Сергей Иванович Танеев, nask. la 25-an de novembro 1856 en Vladimir - mort. la 19-an de junio 1915 en Djudkovo en proksimeco de Moskvo estis fama rusa komponisto.

Biografio

Sergej Tanejev naskiĝis en nobela tre klera familio. li estis frue en kontakto kun la muziko. Lia onklo Aleksandro Tanejev estis mem komponisto. Jam kviinjara, li komencis ludi pianon kaj eniris la Konservatorion de Moskvo en 1866, la jaron mem de ĝia fondiĝo. Liaj profesoroj estis respektive Ĉajkovskij por la komponado kaj Nikolaj Rubinstein, la fondinto, por la piano. Li finis siajn studojn en 1875 kaj estis la unua studento kiu gajnis premion en ambaŭ fakoj.

Tiun saman jaron, li debutis en koncerto per pianludado de la Unua koncerto de Brahms, kaj pli poste la Unua de Ĉajkovskij. Tiu ĉi multe aprezis lian ludadon kaj petis lin krei Duan. Post lia morto, Tanejev kompletigis kaj kreis sian Trian koncerton.

Li poste iris al Parizo, kie li restadis kelkajn jarojn. Tie li renkontis i.a. Ivan Turgenev, Gustave Flaubert, César Franck kaj Camille Saint-Saëns.

En 1878, li fariĝis profesoro pri komponado en la moskva Konservatorio kaj estis eĉ ĝia direktoro de 1885 ĝis 1889. Inter liaj lernantoj kiujn li certagrade influis, troviĝis Alekandro Skriabin, Sergej Raĥmaninov, Reinhold Glière, Paul Juon, Nikolaj Medtner, Arseni Koreŝĉĉenko.

Amiko de la familio de Leo Tolstoj, li restadis en ilia domo dum la someroj de 1895 kaj 1896. Tanejev interesiĝis pri diversaj sciencoj, i.a. matematiko, fiozofio, historio, lingvistiko. Li esperantistiĝis en 1894 kaj certe havis okazojn por paroli pri ĝi kun sia amiko Leo Tolstoj.

Li partoprenis en la fondo de la Popola Konservatorio de Moskvo en 1906 kaj de la Biblioteko de Muzika Teorio en 1908.

La lastaj jaroj de Tanejev malheliĝis pro alkoholismo. Li mortis pro pneŭmono en 1915, ne multe da tempo post partopreno en funebra ceremonio por sia lernanto Skriabin.


Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.


Eksteraj ligiloj

greke http://russisches-musikarchiv.de/werkverzeichnisse/tanejew-werkverzeichnis.htm


Eltiraĵoj el lia taglibro

"29.04.1895. Vespere mi estis ĉe Lev Nikolajeviĉ. Ni interparolis pri la malpermeso de la gazeto La Esperantisto. L.N. diris, ke li volas klopodi pri permeso de la gazeto, por ke ĝin eldonu Posrednik".

"30.04.1898. Ni tagmanĝis: Juŝa, Kola kaj la esperantisto Fedorovskij, intencanta presi miajn Esperantajn romancojn" (S. Tanejev. Dnevniki. 1894-1898. -- Moskvo, 1981).

Komponaĵoj

Orkestraj

  • 4 simfonioj
  • Suito de koncerto por violono kaj orkestro, op. 28 (1809)
  • Malfermo de koncerto, “Oresteja“ op. 6 (1889)
  • Koncerto por piano en maĵora mi bemolo (1876, nur du ritmoj finitaj)

Voĉaj

  • Oresteja, opero laŭ Eskilo (1884-94)
  • Sankta Johano la Damaskano, kantato op.1 (1884)
  • Post la legado de psalmo, kantato op.36 (1915)
  • 16 voĉaj ĥoroj laŭ Constantin Balmont, op. 35 (1912/13, 8 ĥoroj konservitaj)
  • Religiaj kaj popularaj ĥoroj
  • Lieder (i.a. en Esperanto)

Salonmuziko

  • Sonato por violono en minora la (1911)
  • Dekunu arĉaj kvartetoj el kiuj :
         o Arĉa kvarteto n° 1 en si minora, op. 4 (1890)
         o Arĉa kvarteto n° 2 en ut maĵora, op. 5 (1894/95)
         o Arĉa kvarteto n° 3 en ré minora, op. 7 (1886, rev. 1896)
         o Arĉa kvarteto n° 4 en la minora, op. 11 (1898/99)
         o Arĉa kvarteto n° 5 en la maĵora, op. 13 (1902/03)
         o Arĉa kvarteto n° 6 en si bemolo maĵora, op. 19 (1903-05)
         o Arĉa kvarteto n° 7 en mi bemolo maĵora (1880, pub. postmorta)
         o Arĉa kvarteto n° 8 en ut maĵora (1883, pub. postmorta)
         o Arĉa kvarteto n° 9 en la maĵora (1883, pub. postmorta)
  • Du arĉaj kvintetoj
         o Arĉa kvinteto en sol maĵora, op. 14 por 2 violono, alto kaj 2 violonĉelo (1901)
         o Arĉa kvinteto en en ut maĵora, op. 16 por 2 violonoj, 2 altoj kaj violonĉelo (1903/04)
  • Tri arĉaj trioj
         o Arĉa trio en re maĵora, por violono, alto kaj violonĉelo (1879/80)
         o Arĉa trio en re maĵora, op. 21 por 2 violono kaj alto (1907)
         o Arĉa trio en mi bemolo maĵora, op. 31 por violono, alto kaj alto-tenoro (1910/11)
         o Arĉa trio en si minora, por violono, alto kaj violonĉelo (1913, fragmentoj)
  • Por piano
         o Trio kun piano en re maĵora, op. 22 (1906-08)
         o Kvarteto kun piano en mi maĵora, op. 20 (1902-06)
         o Kvinteto kun piano en sol minora, op. 30 (1910/11)
  • Komponaĵoj por orgeno kaj piano (inter kiuj fama "Preludo kaj Fugo")