Tunizia Unio de Industrio, Komerco kaj Metioj
Aspekto
Tunizia Unio de Industrio, Komerco kaj Metioj | ||
---|---|---|
organizaĵo de dungantoj | ||
Komenco | 1947 vd | |
Lando(j) | Tunizio vd | |
Sidejo | Tunizo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Tunizia Unio de Industrio, Komerco kaj Metioj (france Union Tunisienne de l'Industrie, du Commerce et de l'Artisanat, UTICA) estas nacia organizaĵo en Tunizio.
La unio en somero 2013 kun la Tunizia Ĝenerala Laborista Unio (UGTT, Union Générale Tunisienne du Travail), la Tunizia Ligo pri Homaj Rajtoj (LTDH, Ligue Tunisienne des Droits de l'Homme) kaj la Nacia Ordeno de Tuniziaj Advokatoj (Ordre National des avocats de Tunisie) kreis la grupiĝon Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo por havi forumon de diskuto pri la naciaj malakordoj sekve de la Tunizia Revolucio de 2011. La kvaropo la 9-an de oktobro 2015 honoriĝis per la Nobel-premio pri paco de tiu jaro.[1]