Saltu al enhavo

Vizaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.

La vizaĝo estas la antaŭa parto de la homa kapo de frunto al mentono, inkluzivante de la kapo, hararo, frunto, brovoj, okuloj, nazo, vango, buŝo, lipoj, dentoj, haŭto kaj mentono. La vizaĝo estas uzata por vizaĝaj esprimoj, aspekto kaj identigado inter aliaj homoj, nome mieno.

Grimaco estas vola aŭ nevola streĉo de la vizaĝaj muskoloj, kiu misformas la trajtojn, donante al ili neordinaran kaj ofte ridindan aspekton.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vizaĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas. 
  • Citaĵo
     Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. 
  • Citaĵo
     Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo. 

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-20 .