Ministraro unua de Manuel Valls
Ministraro unua de Manuel Valls | ||
---|---|---|
Ministra Konsilio | ||
Jurisdikcio | Francio | |
Lando | Francio | |
Sidejo | Palaco Matignon | |
Prezidanto | François Hollande | |
Partioj | Koalicio: PS • PRG | |
Partoprenanta | Manuel Valls • Laurent Fabius • Ségolène Royal • Benoît Hamon • Christiane Taubira • Michel Sapin • Arnaud Montebourg • Marisol Touraine • François Rebsamen • Jean-Yves Le Drian • Bernard Cazeneuve • Najat Vallaud-Belkacem • Marylise Lebranchu • Aurélie Filippetti • Stéphane Le Foll • Sylvia Pinel • Jean-Marie Le Guen • Fleur Pellerin • Harlem Désir • Frédéric Cuvillier • Geneviève Fioraso • Christian Eckert • Valérie Fourneyron • Axelle Lemaire • Kader Arif • André Vallini • Laurence Rossignol • Ségolène Neuville • Thierry Braillard • Kpaki Adiri • George Pau-Langevin vd | |
Ministraro unua de Manuel Valls | ||
Dum | 31-a de marto 2014 - 25-a de aŭgusto 2014 | |
Antaŭulo | Ministraro dua de Jean-Marc Ayrault | |
Sekvanto | Ministraro dua de Manuel Valls | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La registaro de Manuel Valls estas la 37-a registaro de la kvina Respubliko de Francio. Temas pri la tria registaro nomumita de la prezidanto de la Respubliko François Hollande.
La 31-an de marto 2014, responde al la malvenko de la maldekstro en la municipaj balotoj de 2012, kiuj ĵus okazis, la ĉefministro Jean-Marc Ayrault prezentis la demision de sia registaro. Vespere, la saman tagon, la nomumo al hôtel Matignon de la eliranta ministro pri enlandaj aferoj, Manuel Valls, estis anoncita de la ŝtatestro François Hollande okaze de mallonga televida alparolo registrita en la salono de palaco Elizeo. La nomuma dekreto estis publikigita en la Oficiala Gazeto de la posta tago[1].
La aliaj ministroj estis nomumitaj per dekreto de la prezidanto merkred matene de la 2-a de aprilo[2] kaj la konsisto de la nova registaro estis anoncita en la sama tago je 11:25 (horo de Parizo[3], sekva en la posttagmezo per la transdono de oficoj inter la eksaj ministroj kaj ties postvenantaj. La listo de la subministroj estis anoncita la 9-an de aprilo 2014 je 16:50[4].
Kunteksto
[redakti | redakti fonton]Eliro de la ekologiistoj
[redakti | redakti fonton]La 1-an de aprilo 2014, Manuel Valls rakceptis delegacion de Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV), al kiu li asertis sian volon daŭrigi la energian transiron kaj agi favore al socia justeco kaj malcentrigo[5]. Sekve de tiu kunveno, la plenuma estraro de EELV rifuzis per sep voĉoj por, tri voĉoj kontraŭ kaj kvin sindetenoj eniri la novan registaron.
Konsisto
[redakti | redakti fonton]Temas pri registaro konsistanta el dek sep ministroj, inkluzive de la ĉefministro, kiu estas pareca : krom la ĉefministro (viro), ĝi havas ok virojn kaj ok virinojn. El la antaŭa registaro estrata de Jean-Marc Ayrault, naŭ ministroj konservis sian oficon (kvar el il gajnis pliajn atribuojn) kaj kvin iris al alia ministerio. Pierre Moscovici, kiu ĵus perdis en municipa baloto de 2014 en Valentigney, estis flankigita. Du ministroj ne estis en la antaŭa registaro : Ségolène Royal, kiu tamen estis ministro en antaŭaj registaroj, kaj François Rebsamen, kiu estis prezidanto de la socialisma frakcio en la Senato, kaj estas por la unua fojo nomumita en registaron.
Ĉefministro
[redakti | redakti fonton]Bildo | Ofico | Nomo | Partio | |
---|---|---|---|---|
Ĉefministro | Manuel Valls | Socialisma Partio (PS) |
Ministroj
[redakti | redakti fonton]Subministroj
[redakti | redakti fonton]Deklaro pri ĝenerala politiko
[redakti | redakti fonton]La 8-an de aprilo 2014, la ĉefministro prezentis sian deklaron pri ĝenerala politiko antaŭ la nacia Asembleo, laŭ artikolo 49-1 de la konstitucio de la kvina Respubliko. Per 306 voĉoj por, 239 kontraŭ kaj 26 sindetenoj, Manuel Valls ricevis la fidon de la nacia Asembleo[7].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dekreto de la 31-a de marto 2014 pri nomumo de la ĉefministre (la 1-an de aprilo 2014). Alirita la 2-an de aprilo 2014 ..
- ↑ Dekreto de la 2-a de aprilo 2014 pri konsisto de la registaro, Oficiala Gazeto de la Franca Respubliko (JORF) n° 0079 de la 3-a de aprilo 2014, p. 6388-a.
- ↑ 16 ministroj kun Manuel Valls, ĉu vere reduktita registaro ? - semajna gazeto Challenges de la 1-a de aprilo 2014.
- ↑ Dekreto de la 9-a de aprilo 2014 pri la konsisto de la registaro, Oficiala Gazeto de la Franca Respubliko (JORF) n° 0085 de la 10-a de aprilo 2014, p. 6560-a.
- ↑ La ekologiistoj el EELV fine rifuzas eniri la registaron (la 2-an de aprilo 2014). Alirita la 2-an de aprilo 2014 ..
- ↑ Cazeneuve por enlandaj aferoj, Royal por ekologio, malkovru la novan registaron[rompita ligilo]
- ↑ Rezultoj pri la fido al la registaro
|
|