3548 Eŭribato
3548 Eŭribato | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 3548 Eurybates |
Aliaj nomoj | 1973 SO; 1954 CB; 1957 JX; 1978 EE5; 1985 TZ |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Eurybates vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 19-a de septembro 1973 |
Loko de malkovro | Monto Palomar kaj Leiden |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Greka tendaro asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
773,925 Gm (5,173 AU) 703,622 Gm (4,703 AU) 844,228 Gm (5,643 AU) |
Discentreco | 0,0908 |
Meza anomaliangulo | 37,805° Epoko 27-a de aŭgusto 2011 |
Klinangulo | 8,072° |
Periodo | 4297,922 tagoj (11,767 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 13,11 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
43,546° |
Argum. de periapsido | 26,763° |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 63.88 ± 0.3 km |
Rotacia periodo | 0,363 tago (8,711 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,0538 ± 0,007 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 9,8 |
3548 Eŭribato estas mezgranda malhela duopa troja asteroido.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 19-an de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels, kiu fotis ĝin per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de la greka batalinto Eŭribato, heroldo de la greka armeo dum la Troja milito.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas troja asteroido orbitanta proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, en la tiel nomata "Greka Tendaro".[1]
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita la 12-an de septembro 2018 de Keith S. Noll, P. Brown, H. A. Weaver, W. M. Grundy, H. F. Levison, C. Olkin, S. B. Porter, M. W. Buie, J. Spencer, F. Marchis kaj T. Statler, uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 9-an de januaro 2020.
Tiu satelito havas diametron de 0,8 ± 0,2 km. Ĝi orbitas kun duona grandakso de 2000 ± 300 km kaj orbita periodo estimata je 1320 horoj (55 tagoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata. Ĝi estis nomita Queta en honoro de la meksika atletino Enriqueta Basilio (1948–2019), unua virino, kiu flamigis la olimpikan flamon je la Somera Olimpiko 1968 de Meksikurbo: tiu rolo spegulis tiun de la antikva heroldo Eŭribato.
Eŭribata familio
[redakti | redakti fonton]En 2010, la ĉeĥaj astronomoj M. Brož kaj J. Rozehnal trovis asteroidan familion[2] asociata kun 3548 Eŭribato. Estis la unua asteroida familio trovita inter la trojaj asteroidoj de Jupitero. Estas suspekto de alia familio asociata kun 4709 Enomo (asteroido de la "Troja Tendaro").
Kaŝado
[redakti | redakti fonton]La 22-an de oktobro 2022, 3548 Eŭribato kaŝas la stelon HD 51593 en la Ĝemeloj. Observo de tiu kaŝado permesas precizi la formon de la asteroido kaj de ties satelito.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (3548) Eurybates kaj Queta; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3547 Serov | 3548 Eŭribato | 3549 Hapke |