Aladár Kovácsi
Aladár Kovácsi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1932 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de aprilo 2010 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 19/1-1-8 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Ferencz |
Okupo | |
Okupo | modernpentatlonisto ginekologo skermanto |
Aladár Kovácsi [kovAĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovácsi Aladár estis hungara moderna pentatlonisto, skermisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, ginekologo. Lia edzino estis Éva Ferencz.
Aladár Kovácsi[1] naskiĝis la 11-an de decembro 1932 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aprilo 2010 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Aladár Kovácsi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1958. Li ricevis premiojn inter 1952-1955.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Aladár Kovácsi inter 1948-1959 estis sportisto (moderna pentatlonisto, vintra pentatlonisto, skermisto) en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara vintra pentatlona ĉampiono kvarfoje (1951-1955) individue, trifoje (1952-1955) teame, hungara moderna pentatlona ĉampiono teame en 1958, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1951-1959. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun ora medalo teame en pentatlono, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1955 teame. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1959.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- intervjuo kun foto
- hungarlingva biografio legebla pli malsupre
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM119502;jsessionid=9C48BDE49805AAF55C2F3CF342F059A2 hungarlingva datenaro de muzeo
- Naskiĝintoj en Budapeŝto
- Mortintoj en Budapeŝto
- Naskiĝintoj en 1932
- Mortintoj en 2010
- Viroj
- Naskiĝintoj la 11-an de decembro
- Mortintoj la 8-an de aprilo
- Hungaraj modernaj pentatlonistoj
- Hungaraj vintraj pentatlonistoj
- Hungaraj skermistoj
- Hungaraj olimpianoj
- Hungaraj olimpikaj ĉampionoj
- Hungaraj ginekologoj
- Budapeŝtanoj
- Hungaraj mondĉampionoj