Alegorioj el la Naturo[1][2], originale Parables from Nature, estas libro de Margaret Gatty (en:Margaret Gatty) (1809-1873), kiu eldonis ĝin sub vira nomo Alfred Gatty.
La libro aperis dufoje en Esperanto, el la angla tradukis George Gordon.
Alegorioj el la Naturo (de Margaret Gatty. El la angla lingvo trad. Gego. - London: British Esperanto Association, 1913. - 47 p.)
Alegorioj el la Naturo (de Margaret Gatty. El la angla lingvo trad. George Gordon (Gego). - 2. kaj pligrandigita eld., London: Brita Esperantista Asocio, 1922. - 66 p.)
„ Mi ne havis la plezuron legi ĉi tiujn natur-rakontojn en la angla lingvo. Tial ili venas al mi tute freŝaj. La broŝuro enhavas kvar skizojn, el kiuj la plej bela estas la dua, titolita, “ Ne perdita sed foririnta antaŭe ”' (?n). Ĉi tiu rakontas, sub la formo de fablo-novelo, la metamorfozon de larvo en libelon (angle, dragon fly). “ Mi rigardadis” (ĝi estas afabla rano, kiu babilas kun larvo, sin klinante de sia digna alteco) “ kaj baldaŭ vidis....mi vidis, ke ŝajne ekaperis en la korpo de via amiko ŝiro, kaj el ĝi eliĝis malrapide, iom post iom, kaj post multa baraktado, unu el tiuj radibrilaj kreitaĵoj, kiuj naĝadas tra la aero....Ĝi estis glora libelo!” (p. 20). La aliaj pecoj estas, respektive, pri (No. 1) la vivo de araneo, (No. 3) papilio, kaj (No. 4) rubekolo. En No. 3 (“ Leciono pri la Fido ”') papilio, mortonte,lasas sian idaron al la prizorgo de raŭpo kun la admono —“ Sed vi devos zorge atenti ilian manĝon !....Vi devos doni al ili frumatenan roson, kaj mielon el floroj.” La bonkora raŭpo, konsternita, ne scias kion fari; ĝi nur
povas komentarii: “Ha! kiel malsaĝaj estas iuj kreitaĵoj, malgraŭ iliaj pentritaj vestoj kaj la orpolvo sur iliaj flugiloj!” Ĝenerale la lingvaĵo estas bona, sed ĝi portas signojn de traduko. Ekzemple, sur p. 16 mi rimarkas la frazon —“ Estus bone, se tre malfeliĉaj kreitaĵoj silentus” (anstataŭ “ke... silentu”); p. 17, “ ĉirkaŭrulante siajn strabajn okulojn,” kie pli bone estus ĉirkaŭturmante; “iam kaj iam” estas kelkfoje uzata anstataŭ de tempo al tempo aŭ fojon post fojo.
Mi dubas, ĉu la uzo de la vorto “ Alegorio.” en la titolo estas ĝusta uzo. Ŝajne en alegorio persono estas similigita al objekto, aŭ male, ekz. : “ Mi estas la Vojo.” — Tamen la libreto estas tute rekomendinda, speciale por infanoj naturamantaj. ”