Saltu al enhavo

Bernward de Hildesheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernward de Hildesheim
dioceza episkopo
Persona informo
Bernward
Naskiĝo 1-an de januaro 960 (0960-01-01)
en Duklando Saksio
Morto 20-an de novembro 1022 (1022-11-20) (62-jaraĝa)
en Hildesheim
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Q1223636 vd
Gefratoj Judith von Ringelheim vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernward (naskiĝinta ĉ. 950 aŭ 960; mortinta la 20-an de novembro 1022 en Hildesheim) estis romkatolika episkopo de Hildesheim inter 993 kaj 1022 kaj germana sanktulo; nomo lia aperis eĉ en la Evangelia nomkalendaro.

statuo en la katedrala korto de Hildesheim

Estante filo de la palatinata grafo Teodoriko de Haldensleben, li ĝuis elstaran edukadon ĉe la katedrala lernejo je Hildesheim. En 987 estis li mem edukisto kaj kortega kapelano por imperiestro Oto la 3-a. Elektite episkopo en 993, li ege pligravigis Hildesheim-on kion ebligis ampleksaj familiaj havaĵoj kaj subtenado fare de la reĝoj Oto la 3-a kaj Henriko la 2-a. Akompanis li Oton en 1001 al Italujo por kontraŭbatali ribelemajn romanojn. Post reveno li fondis la Miĥaelan Monaĥejon je Hildesheim en 1019 kaj komencigis la konstruon de Miĥaelo-preĝejo. Li ordonis ĉirkaŭfortikadon de la urbo, antaŭenigis la sciencojn kaj plibonigis la enklostran lernigadon. Li mem estis artisto kaj interesiĝis persone pri vidaj artoj kaj arkitekturo.

Por la ĵus novkonstruita katedralo li farigis grandan (ĝis nun konserviĝintan) bronzan portalon kun 16 ekstrakvalitaj bildoj el scenoj de la Biblio (1015). La el Miĥaelo-kirko originanta bronza Kristo-Kolono (1002) kun reliefoj el la vivhistorio de Jesuo Kristo ankaŭ estis komisiaĵo lia.

En 1193 li estis sanktigata fare de papo Celestino la 3-a. Ferdinand Hartzer kreis en 1893 monumenton por li kiu spekteblas en Hildesheim.

"Bernward" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 726-727

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]